Mohamedo (nomo)

Mahometo[1]Mohamedo (en la klasika araba lingvo محمد Muḥammad) estas vira persona nomo. Ĝi estas la nomo de Mohamedo, la profeto de islamo, kaj de multaj viroj, ĉefe islamaj aŭ islamdevenaj, sed ankaŭ ekz-e bahaaj, kaj ankaŭ aperas kiel familia nomo. La signifo estas "laŭdata" aŭ "laŭdinda".

Variaĵoj aŭ parencaj nomoj estas Mehmet (en Turkio), Magomet (en eksa Sovetunio), Mahmud, Ahmad/Ahmed. En Esperanto, la tradicia zamenhofa formo estas Mahometo. Kune kun siaj variaĵoj ĝi estas la plej ofta persona nomo tutmonde.

  1. zamenhofa kaj tradicia formo

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search