Montenegro

Montenegro
Crna Gora
Црна Гора
Montenegro

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Oj, svijetla majska zoro
Lokigo
suverena ŝtato • Mediteranea lando • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Podgorico
Oficiala(j) lingvo(j) montenegra lingvo, serba lingvo, kroata lingvo, bosna lingvo, albana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) geg-albana lingvo, kroata lingvo, serba lingvo, bosna lingvo, montenegra lingvo
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo (80%)
Areo 13,812 km²
- % de akvo 1,5 %
Loĝantaro 625 266 (censo de 2011) Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) (2018)
Loĝdenso 49,1 loĝ./km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Horzono UTC+01:00
Interreta domajno .me
Landokodo MNE
Telefona kodo +382
Plej alta punkto Zla Kolata
Plej malalta punkto Adriatiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Jakov Milatović
Ĉefministro Dritan Abazović
Nacia tago 13-a de julio
Sendependiĝo 3-a de junio 2006 (de Serbio kaj Montenegro
Ekonomio
Valuto eŭro (EUR)
vdr

Montenegro[1] (montenegre/serbe: Црна Гора[2], Crna Gora (prononcu ['tsrna 'gora] en signifo nigra monto, albane: Mali i Zi [3]) estas lando en sudorienta Eŭropo, ĉe la Balkana Duoninsulo. Ĝi situas sudokcidente de Serbio ĉe la Adriatiko. Ĝi sendependiĝis post disigo de politika unuiĝo Serbio kaj Montenegro. La loĝantoj de la lando nomiĝas montenegranoj.

Ĉefurbo de Montenegro estas Podgorico (Podgorica, antaŭe Titograd). Ekde 2002 la eŭro estas la oficiala valuto de la lando, malgraŭ la fakto ke la lando ne estas membro de la EMU[4].

La vorto "Montenegro" devenas de la venecia nomo de monto Lovcen, il monte negro, t.e. "la monto nigra" (kion signifas ankaŭ Crna Gora).

En la lando laŭ la censo de 2011 estis 625 266 loĝantoj. Ĝi lokiĝas inter Bosnio kaj Hercegovino (okcidente) Albanio (sud-oriente), Serbio (norde), Kosovo (oriente) kaj Kroatio (okcidente) laŭ adriatika bordo.

Montenegro estas membro de Unuiĝintaj Nacioj ekde 2006 kaj NATO ekde junio 2017[5]. La lando estas kandidatlando por Eŭropa Unio[6]. Dum Montenegro laboras por plenumi la kriteriojn de EU, ankoraŭ necesas progresi en multaj kampoj, inkluzive tiu de jurŝtato[7].

  1. artikolo Montenegro en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. La origina nomo de lando estas Crna Gora, aŭ ciril-litere: Црна Гора
  3. "Montenegro | History, Population, Capital, Flag, Language, Map, & Facts”, Enciklopedio Britannica . Alirite la 5-an de majo 2021 (angle)
  4. (angla) ”The euro outside the euro area”, Eŭropa Komisiono. Alirite la 5-an de majo 2021.
  5. (angla) "Montenegro aliĝas al NATO kiel 29-a Alianco" NATO, alirite la 5-an de majo 2021.
  6. (angla) Makszimov, Vlagyiszlav (24 juni 2020). ”Montenegro to open final chapter in talks to join the EU amid domestic tensions”, euractiv.com, alirite la 5-an de majo 2021.
  7. (nl) Toetreding Montenegro tot de Europese Unie. Europa Nu, la 2-an de decembro 2015).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search