Morsa kodo

Morsa transsendo per lumsignaloj sur ŝipo
morsa klavo

Morsa kodo estas sistemo de kodoprezento por sendi literojn, ciferojn, kaj simile per "longoj", "kurtoj" ("mallongoj") kaj "paŭzoj". La sistemo de malnova/usona morso estis inventita de Alfred Vail kaj Samuel Morse en 1835. La unua mesaĝo estis sendita la 24-an de majo 1844 inter Baltimore kaj Vaŝingtono. La morsa kodo nun internacie uzata estas versio plibonigita de Friedrich Clemens Gerke.

Dum normo ITU-T F.1 difinas la kernon de internacia morso, alilingvuloj mem kreis multajn morsunuojn por aliaj literoj el Unikodo. Post pluraj jardekoj da senŝanĝo, nova simbolo @ = AC = .--.-. aperis en 2004 en oficiala internacia kodo.

Por ŝpari tempon telegrafistoj kaj radioamatoroj uzas mallongajn literokodojn anstataŭ kompletaj vortoj aŭ frazoj, ekzemple QRV = mi estas preta por ricevado, vidu Q-kodo.

Post katastrofo de ŝipego Titanic SOS estis fiksita kiel internacia simbolo de urĝa helpo. Nuntempe ekzistas populara voksono por poŝtelefono, kiu morse signas "SMS" kaj estas uzata por signali ricevon de mallonga teksta mesaĝo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search