Moruso

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Morus (birdo).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moruso
Nigra moruso, Morus nigra
Nigra moruso, Morus nigra
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Morusacoj Moraceae
Genro: Moruso Morus
L.
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Moruso (Morus) estas genro de falfoliaj, monoikaj, laktosukohavaj arboj kaj trunkarbustoj kun plurformaj, dentaj kaj ofte lobaj folioj, kun malgrandaj floroj kaj kun fruktoj (kunmetaj ŝajndrupoj) aspektantaj kiel pli-malpli longformaj framboj; ĉirkaŭ 12 specioj el Azio kaj Nordameriko, pluraj kultivataj interalie por ornamo, el kiuj kvar havas manĝeblajn fruktojn:

Pli precize, oni povas uzi la vorton "morusarbo" (aŭ "morusujo") por nomi la arbon kaj la vorton "morusbero" por nomi la frukton.[2] Laŭ Reta Vortaro "moruso" estas nur la frukto.[3]


La morusa frukto estas multipla, ĉirkaŭ 2–3 centimetroj (3⁄4–1+1⁄4 coloj) longa.[2][5] Nekompletaj fruktoj estas blankaj, verdaj, aŭ pale flavaj. La frukto ŝanĝiĝas de roza al ruĝa dum maturiĝo, poste malhela purpura aŭ nigras, kaj havas dolĉan guston tute maturiĝinte.

  1. La nomo aŭstrala moruso estas en PIV. Tamen tiu nomo havas plurajn problemojn: ne nur la radiko "aŭstral-" ne estas oficiala kaj mankas en pluraj vortaroj, sed eĉ en PIV "aŭstrala" signifas "rilata al la S hemisfero", kio ne taŭgas al la suda moruso, kreskanta en suda Azio, ne en la suda duonglobo.
  2. "moruso" en enreta PIV.
  3. "moruso" en Reta Vortaro.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search