Muhammad Ali Jinnah (en la urdua محمد علی جناح, naskiĝinta Mahomedali Jinnahbhai; 25a de decembro 1876 – 11a de septembro 1948) estis advokato, politikisto, kaj la fondinto de Pakistano.[1] Jinnah estis estro de la Tuthindia Islama Ligo el 1913 ĝis la Pakistana sendependiĝo en la 14a de aŭgusto 1947, kaj estis Pakistana unua Ĝenerala Guberniestro el la sendependiĝo ĝis sia morto, post kio venis al la posteno Ĥaŭaĝa Nazimuddin. Li estas adorata en Pakistano kiel Quaid-i-Azam (en urdua قائد اعظم, «Granda Estro») kaj Baba-i-Qaum (بابائے قوم, «Patro de la Nacio»). Lia naskotago estas celebrata kiel nacia feritago en Pakistano.[2][3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search