Municipoj de Rumanio

Municipoj de Rumanio (rumane municipiu) estas iom grandaj urboj de Rumanio, kiuj formale ricevis tiun ĉi statuson. Tiu do estas pli alta ol la statuso de simpla urbo (oraș) aŭ komunumo (comună).

Oni dividas la municipojn al tri rangoj: rangon 0 havas nur la ĉefurbo Bukareŝto, rangon 1 havas la sekvaj 11 plej grandaj urboj. La ceteraj 91 municipoj havas rangon 2. Al la ne-municipaj urboj oni foje atribuas rangon 3.

La kriterioj por esti agnoskita kiel municipo estas difinitaj per leĝo[1]:

  1. minimume 40.000 (en 2001: 25.000) loĝantoj
  2. 85 % el la loĝantoj ne laboras en agrokulturo
  3. 80 % el la loĝejoj havas akvoinstalaĵon
  4. 75 % el la loĝantoj havas banejon kaj necesejon
  5. 45 % el la loĝantoj havas hejtan instalaĵon (nova en 2006)
  6. Por po 1.000 loĝantoj estas 10 malsanulejaj litoj
  7. Por po 1.000 loĝantoj estas 2,3 kuracistoj
  8. Ekzistas post-gimnazia lernejo
  9. Ekzistas lokoj por kulturaj kaj sportaj aranĝoj
  10. 100 litoj en hoteloj
  11. 60 % el la stratoj estas modernigitaj (firma surfaco, lumo, trotuaroj)
  12. 70 % el la stratoj estas provizitaj per akva reto
  13. 60 % el la stratoj havas kanalaron
  14. Rub-akvo estas mekanike kaj biologie purigata
  15. 70 % el la stratoj havas fajro-estingajn hidrantojn
  16. Por ĉiu loĝanto estas 15 m² da verdejo
  17. Deponado de rubaĵoj sub publika kontrolo (en 2001 estis la aldono: "parko publike alirebla", ĝi eble estis eraro)

Reale ne ĉiuj municipoj plenumas ĉiujn kriteriojn. La plej malgranda municipo, Beiuș, havas nur ĉirkaŭ 11.000 loĝantojn.

Municipoj oficiale ne havas substrukturon, sed grandajn municipojn oni tamen dividas al kvartaloj (cartier). Escepto estas la municipo Bukareŝto, kiu havas karakteron similan al la distriktoj kaj estas dividita al ses sektoroj.

La vorto municipiu ne estas multe uzata en parola lingvo; oni parolas pri "urbo" (oraș); sed el administra vidpunkto la statuso ja gravas. Antaŭ la Dua Mondmilito municipoj eĉ estis egalrangaj al distriktoj.

  1. Leĝo n-ro 351 de la 6-a de julio 2001, modifita en 2006. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2010-10-31.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search