Nacia literaturo

Nacia literaturo estas fundamenta eco de la etno, kiun kutime oni nomas nacio, kune kun lingvo ĉefe, sed ankaŭ kun moroj, kulturo, eventuale religio, ktp. La nacia literaturo tre ofte estas politika ligilo kiu finfine helpas la unuigon de la nacio kaj ankaŭ ofte eĉ helpas la konverton de nacio en ŝtaton, kiel okazis dum la unuiĝo de Italio en la dua duono de la 19-a jarcento aŭ je la konverto de feŭdaj ŝtatoj en la moderna Hispanio fine de la 15-a jarcento, kiuj eble ne okazus sammaniere, se ne estus estinta jam aro da literaturaj verkoj. Tiam la nacia literaturo havigas kulturan heredaĵon kiu helpas integrigon de la nacianoj.

Ĉar literaturo estas skribita en specifa lingvo, ofte estas problemo limigi kio estas ene kaj for de tiu koncepto, kio okazas ekzemple inter angla literaturo kaj anglalingva literaturo, kio kompreneble estas multe pli ampleksa, ĉar enhavas ankaŭ literaturon de Usono, Aŭstralio, Novzelando, ktp., kaj same rilate al la hispana literaturo kaj hispanlingva literaturo kaj ĉe aliaj lingovj.

Ĉar plej ofte oni konfuziĝas la konceptojn de nacio kaj ŝtato, ankaŭ tre ofte oni konfuziĝas inter nacia literaturo kaj ŝtata literaturo, aŭ literaturo de tiu ŝtato, kio okazas ekzemple en Rusio aŭ Hispanio, kie estas uzataj multaj aliaj lingvoj aŭ literaturoj diference de la ĉefa aŭ plej disvastigata.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search