Nagario

Rigveda manuskripto en nagario, komenco de la 19a jarcento.

Nagario[1] (sanskrite देवनागरी devanāgarī aŭ nur नागरी nāgarī) estas skribsistemo uzata por multaj lingvoj de Barato kaj Nepalo, i.a. sanskrito. Ĝi estas ido de la brahma skribsistemo (Brāhmī) kiu aperis jam de 500 a.K. Laŭ kelkaj teorioj, la brahma skribsistemo mem devenas de la Indus-Sarasvati skribsistemo de la 3-a jarmilo a.K., sed tiu aserto ne estas ĝenerale akceptata.

Deva estas la sanskrita vorto por "dio", kaj nagari signifas "urba" (el nagara, "urbo"); la signifo do estas "la skribado de la dia urbo / de la urbo de dioj", aŭ "la dia skribado de la urbo (urbanoj)".

Nagario estas, ekde la 18-a jarcento laŭ okcidenta erao, internacie norma skribsistemo por sanskrito, ĉar tiam oni komencis presigi sanskritajn tekstojn; antaŭ tiu tempo, kiam preskaŭ nur temis pri manskribado, ĉiu skribanto kutime uzis sian lokan skribsistemon. Oni uzas ĝin ankaŭ en Barato por skribi / printi nun tekstojn en prakritoj kaj en palia lingvo. Ĝi ankaŭ estas norma skribo por kelkaj nuntempaj lingvoj de norda Barato kaj Nepalo, kiel hinda, maratia, nepala, bihara, kaŝmira ktp., tiamaniere oni distingas tiujn lingvojn de similaj lingvoj kaj dialektoj skribataj per malsamaj skriboj, ekzemple de urduo skribata per araba skribo, de guĝarata, bengala, panĝaba, orija kaj aliaj lingvoj de norda Hindujo, skribataj per propraj skribosistemoj.

Nagario estas skribata de maldekstre dekstren. Sanskrite la plejparto de verkoj estas origine skribitaj sen intervortaj spacoj (same kiel ĉiuj antikvaj tekstoj, ankaŭ grekaj kaj latinaj en la okcidento), do la supra horizontala lineo estas ŝajne nerompita (krom kiam la litero mem enhavas truon en ĝi), fakte rompita post ĉiu litero (vidu la bildon). En nuntempaj eldonoj de sanskritaj tekstoj, kaj en modernaj lingvoj, oni uzas vortospacojn same kiel en Esperanto. Nagario ne distingas inter majuskloj kaj minuskloj (same kiel origine la okcidentaj skriboj, greka, latina, cirila kaj armena).

Nagario havas 34 konsonantojn (व्यञ्जन vyañjana, legu: vjanjĝana) kaj 12 vokalojn (स्वर svara). Silabo (अक्षर akṣara, legu: akŝara) estas formata per la kombino de nul, unu aŭ multaj konsonantoj kaj unu aŭ nul vokaloj. Laŭ hindaj gramatikoj, ĉiu silabo finiĝas per vokalo; la baza signo ĉiam enhavas la vokalon -a (ekzemple: त = ta, भ = bha), aliaj vokaloj estas markataj per aldonaj diakritaj signoj super, sub, post aŭ eĉ antaŭ la baza litero (ekzemple: ते = te, तू = , ता = , ति = ti, simile भे भु भा kaj भि = bhe, bhū, bhā, bhi), la signo de la 'vokalo nula', aŭ manko de posta vokalo, estas विराम virāma ( ् ), ekzemple त् , भ् = t, bh; do vorto kiu finiĝas per konsonanto laŭ hinda pensmaniero teorie havas je unu silabon pli ol laŭ la okcidenta.

La alfabeta ordo estas sistema (male al tiu de la latina alfabeto, kaj do de la esperanta): unue la vokaloj, poste la konsonantoj; de la konsonantoj unue la langradikaj, poste la palatalaj, supradentaj, dentaj kaj lipaj; inter ĉiu de tiuj kvin listoj unue la plozivoj senvoĉa senaspira, senvoĉa aspira, voĉa senaspira kaj voĉa aspira, kaj fine la nazalo; plej fine iras la duonvokaloj, kaj la spiraj konsonantoj.

Multaj aliaj skribsistemoj laŭ la sama silaba sistemo (adaptita al la respektiva lingvo) estas uzataj en centra, suda kaj sudorienta Azio, de Tibeto al Kamboĝo.

  1. artikolo nagario en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search