Najrobio

Najrobio
angle Nairobi
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nairobi
Kromnomo: La Verda Urbo en la Suno [1]

Safaria Ĉefurbo de la Mondo [2]

Ŝtato Kenjo Kenjo
Provinco (ĝis aŭg. 2010) Provinco Najrobio
Kantono (ekde aŭg. 2010) Kantono Urbo Najrobio
Historia regiono Orient-Afrika Protektorato
Monto Monto Ngong
Balotejoj
Memorindaĵo Moskeo Jamia
Konstruaĵoj Internacia konf. centro, Nacia Asembleo de Kenjo, Monumento Nyayo
Riveroj Athi-Galana-Sabaki, Najrobia Rivero
Situo Najrobio
 - alteco 1 661 m s. m.
 - koordinatoj 01° 17′ 00″ S 36° 49′ 00″ O / 1.28333 °S, 36.81667 °O / -1.28333; 36.81667 (mapo)
Areo 696,0 km² (69 600 ha)
Loĝantaro 3 138 295 (2009)
Denseco 4 509,04 loĝ./km²
Naturmemorindaĵoj Forsto Karura, Parko Uhuru, Nacia parko Najrobio
Fondo 1899
Horzono OAT (UTC+3)
Telefona antaŭkodo 020
Ladurbo Kibera
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Kenjo
Situo enkadre de Kenjo
Situo enkadre de Kenjo
Mapo de Najrobio
Mapo de Najrobio
Mapo de Najrobio
Vikimedia Komunejo: Nairobi
Retpaĝo: www.nairobicity.go.ke
Map

Najrobio[3][4]Najrobo[5][6] (svahile Nairobi [nairoɓi], angle Nairobi [naɪˈɹoʊbi]) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Kenjo.

Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 5 545 000 loĝantoj sur areo de 696 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 967 loĝantoj/km². Laŭ la censo de 2009, en la sama areo loĝis 3 138 295 da loĝantoj.[7] Najrobio estas la plej loĝata urbo en Orienta Afriko,[8] kaj sume ĝi estas la 14a plej loĝata urbo en Afriko, inkludante la loĝantaron de ĉeurboj. Ĝi ekde administra reorganizado de aŭgusto 2010 kun la ĉirkaŭo formas la kantonon Urbo Najrobio (angle Nairobi City County).

La nomo de la urbo deriviĝas de Engare Njarobje, kiu en la masaja lingvo signifas "malvarma rivero" aŭ "malvarma akvo"; tiu nomo utilas ankaŭ por la Najrobia Rivero, kiu siavice donas la nomon al la ĉefurbo. La urbo situas ĉe rivero Atjo. La urbo estas populare konata kiel "Verda Urbo en la Suno" kaj estas ĉirkaŭata de kelkaj etendaj vilaĝaj ĉeurboj.[9]

Najrobio estas nune unu el plej elstaraj urboj en Afriko, kaj politike kaj finance.[10] Hejmas por miloj da kenjaj negocoj kaj ĉirkaŭ 100 grandaj internaciaj kompanioj kaj organizoj, kiaj la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (MUN aŭ UNEP) kaj la ĉefa kunordigejo kaj sidejo por UN en Afriko kaj Mezoriento, la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Najrobio (UNON), kaj tiele Najrobio estas jam establita loko por negocado kaj kulturo. La Najrobia Borso (NSE) estas unu el plej grandaj en Afriko kaj la dua plej antikva en la kontinento. Ĝi estas la kvara plej granda borso en Afriko laŭ terminoj de komerca volumo, kapabla fari 10 milionoj da operacoj ĉiutage.[11]

  1. . The "Green City in the Sun". unon.org. Arkivita el la originalo je 28 September 2007. Alirita 2 July 2007.
  2. . About Nairobi, Green City in the Sun. serenahotels.com. Arkivita el la originalo je 7 July 2007. Alirita 2 July 2007.
  3. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Najrobio (esperante)
  4. mencio de "Najrobio" en la revuo Monato, kiel ekzempla mencio en e-lingvaj gazetoj (esperante)
  5. listo "Landoj kaj lingvoj de la mondo" de Bertil Wennergren (esperante)
  6. Ludmila Jirous̆kova, Bohumil Stehlik: "Poŝatlaso de la mondo" (Prago, 1971), mapo 29 (esperante)
  7. Population distribution by province/district and sex: 1979-199 censuses. Kenya Central Bureau of Statistics. Arkivita el la originalo je 2009-03-14. Alirita 2009-03-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-14. Alirita 2014-10-01.
  8. The World Factbook. Cia.gov. Arkivita el la originalo je 2020-08-31. Alirita 2014-05-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-08-31. Alirita 2014-10-01.
  9. . Not to be Missed: Nairobi 'Green City in the Sun'. pulseafrica.com. Arkivita el la originalo je 2007-04-28. Alirita 2007-06-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-28. Alirita 2021-08-16.
  10. Bauck.com "City Guide to Nairobi - The Green City in the Sun". Konsultita 2007-06-17
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-03. Alirita 2014-10-01.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search