Napoleono Bonaparte

Napoleono Bonaparte
Persona informo
Napulione Buonaparte
Naskonomo Napulione Buonaparte
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1769 (1769-08-15)
en Ajaccio,  Reĝlando Francio
Morto 5-an de majo 1821 (1821-05-05) (51-jaraĝa)
en Longwood House, Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Stomaka kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cathédrale Saint-Louis-des-Invalides (en) Traduki (1840–)
Valley of the Tomb (en) Traduki (–1840) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismodiismo vd
Lingvoj francakorsika vd
Loĝloko Sankta HelenoAjaccioParizoElbo vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Militista Akademio (Parizo) (1784–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Napoleono Bonaparte
Familio
Dinastio Familio Bonaparto vd
Patro Carlo Maria Buonaparte Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maria Letizia Ramolino Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elizo Bonaparto, Ludoviko Bonaparto, Karolino Bonaparto, Paŭlino Bonaparto, Jozefo Bonaparto, Lucien Bonaparte, Jérôme Bonaparte kaj unnamed daughter Bonaparte (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Marie-Louise de Aŭstrio (1810–1821)
Jozefino de Beauharnais (1796, 1796–1809) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Marie Walewska (en) Traduki
Eléonore Denuelle de La Plaigne (en) Traduki
Giuseppina Grassini (en) Traduki
Elisabeth de Vaudey (en) Traduki
Pauline Fourès (en) Traduki
Emilie Kraus von Wolfsberg (en) Traduki
Albine de Montholon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Napoleono la 2-a
 ( Marie-Louise de Aŭstrio)
Alexandre Colonna-Walewski (en) Traduki
 ( Marie Walewska (en) Traduki)
Karolo Leono
 ( Eléonore Denuelle de La Plaigne (en) Traduki)
Eugen Megerle von Mühlfeld (en) Traduki
 ( Emilie Kraus von Wolfsberg (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Camillo Borghese, 6th Prince of Sulmona (en) Traduki (bofrato)
Stéphanie de Beauharnais (adoptita filino)
Eugène de Beauharnais (en) Traduki (adoptita filo)
Napoleono la 3-a (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
suvereno
aktivisto
militestro
monarko
imperiestro
oficiro
artkolektanto
ŝtatreprezentanto
army officer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1789–1821 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Napoleono Bonaparte (france Napoléon Bonaparte, naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko, mortis la 5-an de majo 1821 en la brita kolonio Sankta Heleno) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a.

Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte. En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika NabolioneNabulione.

Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio ekde kiam li estis 9-jaraĝa. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam li estis 10-jaraĝa. Li ĉiam parolis kun itala akĉento. Li studis la militarton por iĝi artileria oficiro en militista lernejo de Brienne. Kiam la ŝipo de la ekspedicio de Jean-François de La Pérouse pretiĝis iri surmaren en sia esplora vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita, la historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...

Napoléon estis oficiro en franca armeo en la komenco de la Franca Revolucio. Napoléon unuafoje famiĝis, kiam li venkis la anglojn en Toulon. Lia dua ŝanco estis la eventoj konitaj laŭ la monato en la franca respublika kalendaro kiel Vendemiero, kiam li savis la direktoraron kanonpafante kontraŭ la reĝismanoj sur la ŝtuparo de kirko Saint-Roch. Tiel li iĝis favorita de la tiamaj mastroj de la respubliko, kaj estris la francan revolucian armeon por militiro al Italio. Liaj ĉefaj venkoj tiam estis Marengo, kaj Batalo de Lodi, kie Napoléon venkis Aŭstrion. Dum tiuj bataloj, Napoléon komandis artilerion kaj ricevis la kromnomon La Malgranda Kaporalo.

En 1798, Napoléon iris ataki Egiption, cele dehaki Brition de Hindio. Multaj sciencistoj, artistoj, historiistoj, ktp. akompanis lin, kaj komencis studi detale la civilizon de Antikva Egiptio. Dum tiu militiro estis malkovrita la estonte gravega Rozeta ŝtono.

En 1814, Napoléon malvenkis en Batalo de Leipzig, kaj la aliancitaj eŭropaj reĝaj potencoj kaptis Parizon. Napoléon abdikis kaj estis ekzilita en insulo Elba. Tamen, post pluraj monatoj, Napoléon eskapis, atingis la francan marbordon en Fréjus; li unue ŝajnis sen forto kaj aventurema, sed ju pli li antaŭeniris al Parizo des pli la armeoj lanĉitaj kontraŭ li aniĝis al li kaj la gazetoj, kiuj unue anoncis lian faron per "La sanga monstro eliris el sia karcero" iom post iom ŝanĝis siajn titolojn, kaj fine anoncis: "La imperiestro estos morgaŭ en Parizo"! Tamen la eŭropaj potencoj, tiam kongresantaj en Vieno, tute ne intencis lasi lin repreni la povon en Francio, kaj milito ree ekis. Tiam baldaŭ vidiĝis, ke kontraŭ ĉiuj la aliancitaj potencoj li ne havis ŝancon, kaj post 100 tagoj da nova regado li devis rezigni post la Batalo de Waterloo, kie li fine malvenkis kontraŭ la Duko de Wellington kaj prusa armeo. Li estis ekzilita tiam al pli aparta insulo en Atlantiko, nome Sankta Heleno.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search