Natura selektado

Oni konsideras ke la vosto de la pavo estas la rezulto de seksa selektado age de femaloj. Ĉi tiu pavo estas albino — ĝi portas mutacion kiu igas ĝin nekapabla produkti melaninon. Elektado kontraŭ albinoj en naturo estas intensa ĉar ili estas facile videblaj, do ofte manĝataj aŭ estas sensukcesaj en konkurenco por kamaradoj, kaj tiel ĉi tiuj mutacioj estas kutime rapide eliminitaj per natura selektado.

Natura selektado estas procezo, kiu tendencas rezultigi, ke transvivas la vivuloj plej adaptiĝemaj al la kondiĉoj, sub kiuj ili vivas, dum malplej adaptiĝemaj formoj malaperas. Natura selektado estas unu el la fundamentoj de moderna biologio. Laŭ Darwin tio estas la plej grava faktoro por la evoluo de la specioj. La terminon li enkondukis en sia ĉefverka libro de 1859 Origin of Species (La Origino de Specioj) en kiu natura elekto estis priparolita analogie al artefarita elekto, procedo per kiu bestoj kun trajtoj konsiderataj kiel dezirindaj de homaj bredistoj estas sisteme preferitaj por reproduktado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search