Naturrezervejo

Naturrezervejonaturprotekta areo estas mezeŭropa nocio pri forte protektita areo por rezervo de la ekosistemo.

En la naturrezervejo oni protektas la planto-, bestospeciojn. Ĝi estas ofte pli malgranda ol nacia parko kaj celas protekti pro sciencaj aŭ naturrezervaj kaŭzoj areojn, rarajn speciojn aŭ belan pejzaĝon, estaĵojn. La naturrezervejo povas esti biotopoj, marĉoj, montaraj lokoj, arbaroj.

Ĉiuj landoj de la mondo enkondukas en siajn regularojn la koncepton de rezervejo (natura, biologia, ktp) laŭ siaj propraj terminoj kaj kun siaj propraj limigoj.

En la naturrezervejo, la fajrigo, kultivado de agro estas malpermesita aŭ nur per biologiaj metodoj (en Hungario).

Birdorezervejo (nomita foje ankaŭ ornitologia rezervejo) estas naturrezervejo celita por protekti birdo-speciojn. Kiel ĉe aliaj naturrezervejoj, ankaŭ en birdorezervejo la ĉefa celo estas eviti, ke specio iĝu endanĝeritaformortinta. Tipe, birdospecioj en rezervejo estas protektitaj kontraŭ ĉasado kaj habitatodetruo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search