Profitcela organizaĵo aŭ simple Negoco[1] estas komerca entrepreno, bazo en kapitalismaj ekonomioj, en kiu la plejparto estas privata posedo kaj administrata por gajni profiton kaj konsekvence pliigi la riĉecon de siaj posedantoj. Komercoj ankaŭ povas esti neprofitocelaj aŭ ŝtate poseditaj. Komerco posedita de multoblaj individuoj povas esti plu-gvidata al kiel kompanio aŭ firmao, kvankam tiuj terminoj bezonas pli precizajn signifojn.
La vorto "komerco" rilatas al la stato de individuo aŭ socio ĝenerale, kiu faras laboron komerce realigeblan kaj profitan. La termino "komerco" en la senco de profitcela organizaĵo, havas ampleksan uzadon formante diverstipe de kunmetitaj vortoj: agrokomerco, muziko-komerco, ktp. La plej larĝa signifo estas rilata al ĉiuj aktivecoj de la komunumo de provizantoj de varoj, bonaĵoj aŭ servoj. Tamen, la ĝusta difino de profitcela komerco ankoraŭ estas fonto de debato pro la komplekseco de la signifoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search