Neologismo („nova vorto“, de malnov-greka νεολογισμός [neologismos], el νέος [neos], nova kaj λόγος [logos], vorto) estas leksika unuo ekestanta kaj disvastiĝanta dum certa periodo en iu lingvo. Tipe por neologismoj estas, ke la parolantoj de la koncerna lingvo dum iom da tempo sentas ĝin nova. Tial tio, kiuj vortoj (ankoraŭ) estas konsiderataj neologismoj, dependas ankaŭ de la historia momento, dum kiu oni esploras la vortaron de lingvo.
Vorto ĉesas esti rigardata neologismo, kiam ĝi firme eniris vastan uzadon. Tion ofte helpas registrado en gvida ĝenerala vortaro. Pri ĉi tiu ĝenerala koncepto de 'neologismo' vidu la artikolon pri vortkreado. L.L. Zamenhof uzis iom alian, pli precizan difinon de la vorto "neologismo" por la specifa situacio de Esperanto; vd. pli sube.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search