Ĝenerale nivelo referencas al "alteco" relativa aŭ proporcia al alia alteco; ĝenerale oni uzas kiel referencpunkton ian bazon. Kiam la alteco estas geografia, oni nomigas ĝin altitudo kaj la referencpunkto estas la marnivelo. Laŭ Francisko Azorínnivelo estas Alteco de io rilate difinitan surfacon.[2] Li indikas etimologion el la latina libella, el libra (egalpezo, nivelo). Kaj li aldonas la terminojn niveli, por horizontaligi ion laŭ dezirata nivelo, trovi la nivelon de punkto aŭ punktaro; nivelilo, por ili por determini ĉu estas horizontala linio aŭ ebeno: aerbula nivelo, tubnivelo, masonnivelo; nivellinio, por samnivela linio.[3]