Normo (filozofio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri filozofio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Normo.

Normo (el la latina lingvo norma) en filozofio indikas regulon, kriterion aŭ juĝon. Malsame ol maksimo, tamen, normo ne konstituas nur kondutnormon, sed povas esti regulo aŭ kriterio por ĉiu ajn agado aŭ operacio. Normo distingiĝas ankaŭ el leĝo ĉar al ĝi povas manki la trudaspekto, sed povas fariĝi leĝo se oni ĝin igas deviga per publika sankcio. La normo, do, reprezentas konkretan kazon, modelon aŭ ekzemplon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search