Normo (matematiko)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri matematiko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon normo.

En lineara algebro, funkcionala analitiko kaj rilataj areoj de matematiko, normo estas funkcio, kiu asignas nombran valoron al ĉiu vektoro en vektora spaco, kiu estas nomata normo, longoamplekso kaj estas pozitiva por ĉiu vektoro krom la nul-vektoro, kies normo estas nulo. Duonnormo estas simila funkcio, al kiu estas permesite asigni nulan longon al nenulaj vektoroj.

Simpla ekzemplo estas la 2-dimensia eŭklida ebeno R2 kun la eŭklida normo. Eroj en ĉi tiu vektora spaco estas kutime desegnitaj kiel sagoj en kartezia ebeno startantaj je la fonto (0,0). La eŭklida normo asignas al ĉiu vektoro la longon de ĝia sago.

Vektora spaco kun normo estas normigita vektora spaco. Simile, vektora spaco kun duonnormo estas duonnormita vektora spaco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search