Novjorko

Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en USA. Por subŝtato rigardu la paĝon Nov-Jorkio.
Novjorko
angle New York City
urbo
De la supro kaj maldekstro: Manhatano, Broklina Ponto, Ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj, Statuo de Libereco, Times Square
De la supro kaj maldekstro: Manhatano, Broklina Ponto, Ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj, Statuo de Libereco, Times Square
FlagoBlazono

Oficiala nomo: The City of New York
Kromnomo: La Granda Pomo, Gotham, La urbo, kiu neniam dormas

Ŝtato Usono
Federacia ŝtatoNov-Jorkio
Historia regionoNova Nederlando

Kvartaloj
Konataj lokojStatuo de Libereco, Stadiono Yankee
RiveroHudsono

SituoNovjorko
- alteco11 m [+]
- koordinatoj40° 43′ N, 74° 0′ U (mapo)40.716666666667-74
Plej alta punktoTodt Hill [+]

Akvokolektejo1 213,37 km² (121 337 ha) [+]
Areo1 214,4 km² (121 440 ha)
- de akvo428,8 km² (42 880 ha)
- de aglomeraĵo8 683,2 km² (868 320 ha)

Loĝantaro8 336 697 (2012)
- de aglomeraĵo18 223 567
Denseco6 867,13 loĝ./km²
- de aglomeraĵo2 098,76 loĝ./km²

Fondita1624
UrbestroEric Adams (ekde 1-a de januaro 2022)

HorzonoOT (UTC-5)
- somera tempoOT (UTC-4)
Telefona antaŭkodo212, 718, 917, 347, 646, 929

Novjorko (Usono)
Novjorko (Usono)
DEC
Novjorko
Novjorko
Situo de urbo en Usono

Novjorko (New York)
Novjorko (New York)
DEC
Novjorko
Novjorko
Situo de la Novjorko en Novjorkio

Novjorko (Tero)
Novjorko (Tero)

Map
Novjorko

Vikimedia Komunejo:  New York City
Retpaĝaro: nyc.gov
vdr

NovjorkoNov-Jorko (angle New York City, [njujoŭk siti] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, oficiale: City of New York) estas la plej loĝata urbo de Nov-Jorkio, nordorienta ŝtato de Usono kaj la dua plej granda aglomeraĵo de la kontinento[1]. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 8 804 190 loĝantoj sur areo de 1 213,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 256 loĝantoj/km². Ĝi estas centro de la metropolita areo de Novjorko, kiu ankaŭ troviĝas inter la plej grandaj aglomeraĵoj en la mondo.[2][3][4] Ekde la fino de la 19-a jarcento ĝi estas unu el ĉefaj mondaj centroj por la komerco kaj ekonomio. Novjorko estas konsiderata tutmonda urbo pro ĝiaj mondskalaj influoj ĉe la amaskomunikiloj, politiko, edukado, hobio, kaj modo.[5] La arta kaj kultura influo de la urbo estas inter la plej gravaj de la lando. Krome, en ĝi troviĝas la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj, kio igas ĝin grava loko por la internaciaj rilatoj[6][7][8][9][10][11].

La urbo konsistas el kvin arondismentoj (kelkfoje tradukata kiel distriktoj aŭ komunumoj) kaj ĉiu el ili koincidas kun municipo: Bronkso, Broklino, Manhatano, Kvinzo kaj Staten-Insulo. Kun pli ol 8,4 milionoj da novjorkanoj en urba areo de 830 kvadrataj kilometroj, Novjorko estas la dua plej dense loĝata urbo en Usono, post Nov-Ĵerzejo, trans la rivero Hudson[12].

La urbo havas multajn kvartalojn kaj konstruaĵojn kiuj estas rekonataj en la tuta mondo[13]. Ekzemple, la statuo de Libereco, situanta ĉe la samnoma insulo, kaj la insulo Ellis, tra kiu sekvis milionoj da enmigrintoj, atingintaj Usonon fine de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a[14]. Wall Street estas unu el la ĉefaj tutmondaj centroj por la ekonomio kaj financo ekde la Dua Mondmilito kaj ĝi estas la sidejo de la Novjorka Borso. La urbo ankaŭ havas gravan koncentriĝon de multaj nubskrapuloj, inter kiuj troviĝas la fame konataj Empire State kaj la ĝemelturoj de World Trade Center, detruitaj en la atencoj de la 11-a de septembro 2001[15].

La urbo ankaŭ estas konata kiel lulilo de multaj usonaj kulturaj movadoj[16], kiel ekzemplo, la Harlema renesanco pri literaturo kaj vidarto, kaj la abstrakta ekspresionismo (ankaŭ konata kiel Novjorka Skolo) pri pentrarto, kaj hiphopo, punko kaj Tin Pan Alley pri muziko[17][18]. En 2005, oni parolis ĉirkaŭ 170 lingvojn en la urbo, kaj 36% de la loĝantaro naskiĝis ekster Usono.[19][20] Pro la metroo funkcianta 24 horojn diurne kaj la konstanta trafiko kaj moviĝado de homoj, Novjorko estas konata kiel «la urbo kiu neniam dormas»[21][22][23][24][25].

  1. Annual Estimates of the Resident Population for Incorporated Places over 100,000, Ranked by July 1, 2009 Population: April 1, 2000 to July 1, 2009 (SUB-EST2009-01). U.S. Census Bureau. Alirita 2011-04-26.
  2. World's Largest Urban Areas [Ranked by Urban Area Population]. Rhett Butler (2003–2006). Alirita 2011-04-26.
  3. Largest Cities of the World – (by metro population). Woolwine-Moen Group d/b/a Graphic Maps. Alirita 2011-04-26.
  4. Largest urban areas in the world: 2008 All Urban Areas 2,000,000 & Over. Wendell Cox Consultancy. Arkivita el la originalo je 2008-09-20. Alirita 2011-04-26.
  5. United Nations Visitors Centre. United Nations (2011). Alirita 2011-04-26.
  6. Consulate General of Iceland New York Culture. Consulate General of Iceland New York. Arkivita el la originalo je 2013-02-05. Alirita June 27, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-05. Alirita 2012-01-23.
  7. Introduction to Chapter 13: Culture. The Weissman Center for International Business, Baruch College/CUNY 2010. Arkivita el la originalo je 2011-11-03. Alirita June 8, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-03. Alirita 2012-01-23.
  8. Cultural capital of the world. Jelsoft Enterprises Ltd (2000–2011). Alirita 2011-06-08.
  9. NYU’s Cultural Capital program. New York University (2011). Arkivita el la originalo je 2011-11-03. Alirita June 8, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-03. Alirita 2012-01-23.
  10. New York, culture capital of the world, 1940–1965 / edited by Leonard Wallock ; essays by Dore Ashton ... [et al.]. NATIONAL LIBRARY OF AUSTRALIA. Alirita 2011-06-08.
  11. New York: A City of Neighborhoods. New York City Department of City Planning. Arkivita el la originalo je 2012-09-15. Alirita April 30, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-15. Alirita 2012-01-23.
  12. Roberts, Sam, "Listening to (and Saving) the World's Languages", The New York Times, 2010-04-28. Kontrolita 2010-04-29.
  13. Welcome to the official New York City Web site. The City of New York (2011). Arkivita el la originalo je 2012-03-09. Alirita 2011-09-18.
  14. All Municipality Websites Listed Alphabetically. New York State. Alirita 2011-09-18.
  15. A 5-Borough Centennial Preface for Katharine Bement Davis Mini-History. Copyright © 1997 by Thomas C. McCarthy and the New York City Department of Correction. All rights reserved. Alirita 2011-10-26.
  16. How The Earth Was Made. © 1996-2011, A&E Television Networks, LLC. All Rights Reserved. Alirita 2011-09-19.
  17. NYC Profile (PDF). New York City Department of City Planning. Alirita May 22, 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-24. Alirita 2012-01-23.
  18. Roberts, Sam. It's Still a Big City, Just Not Quite So Big. The New York Times (2008-05-22). Alirita 2008-05-22.
  19. NYC reaches goal of 50 million tourists. © 2011 North Jersey Media Group (2011-12-20). Alirita 2011-12-21.
  20. NYC Statistics (angle). NYC & Company. Arkivita el la originalo je 2016-03-29. Alirita la 8‑a aprilo 2016.
  21. Big Apple History Arts and Entertainment The Crossroads of the World. Thirteen/WNET New York 2005 Educational Broadcasting Corporation. Arkivita el la originalo je 2008-01-05. Alirita April 26, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-05. Alirita 2012-01-23.
  22. Crossroads of the world - Times Square the official website of Times Square. Times Square District Management Association, Inc. Alirita 2011-04-26.
  23. Times Square New York, NY Times Square. 2011 NYCTourist.com. Alirita May 10, 2011.
  24. Aditya Rangroo (October 14, 2010) Times Square Crossroads of the World New York City Info. (C) 1980 - 2010 TimesSquare.com A Dataware Corporation Company. Arkivita el la originalo je 2013-07-22. Alirita 2012-01-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-22. Alirita 2012-01-23.
  25. Allan Tannenbaum. New York in the 70s: A Remembrance. © The Digital Journalist. Arkivita el la originalo je 2012-03-20. Alirita 2011-12-17.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search