nuklea centralo Tihange | |||
---|---|---|---|
la nuklea centralo en 2009 | |||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 32′ 4″ N, 5° 16′ 21″ O (mapo)50.5344444444445.2725Koordinatoj: 50° 32′ 4″ N, 5° 16′ 21″ O (mapo) | ||
| |||
Lando: | Belgio | ||
Datumoj | |||
Funkciiganto: | firmao Electrabel | ||
Ekkonstruo: | 1969 | ||
Komerca ekfunkcio: | la 1-an de oktobro 1975 | ||
Malfunkciigo: | laŭplane en 2025 | ||
Projektofino: | ankoraŭ ne antaŭvideblas | ||
La nuklea centralo Tihange (france Centrale nucléaire de Tihange, nederlande kerncentrale Tihange) estas nuklea centralo en Valonio, Belgio - unu el du nukleaj centraloj de la lando: la alia estas en Doel, Flandrio. Ĝi situas en la urbo Huy, 25 kilometrojn sudokcidente de Lieĝo kaj 70 kilometrojn sudokcidente de Akeno (Germanio). La instalaĵo aparte de 2011 ĝis 2015 konatiĝis pro serio de paneoj. Principe la registaro de Belgio post la avario de la nuklea centralo Fukuŝima 1 en 2011 decidis uzi la du naciajn nukleajn centralojn nur ĝis la jaro 2025, sed pro la paneoj plifortiĝas internaciaj protestoj de lukaj? civitanoj de Belgio, Germanio, Nederlando kaj Luksemburgio favore al pli frua finigo de la funkcio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search