Nuklea reakciujo

Tipa atomelektrejo en Grafenrheinfeld (Germanujo)

Nuklea reakciujo (au reaktoro[1]) estas aranĝaĵo, en kiu nuklea ĉena reakcio okazas kaj povas esti kontrolata kaj regata.

La nomo same aplikeblas al reakciujoj kie malpezaj elementoj kunfandiĝas kaj ekkonsistigas pli pezajn atomojn, kaj al reakciujoj kie pezaj elementoj (ekz. uranio) fendiĝas en malpezajn atomojn. Nuntempe (en 2010), dum oni daŭre klopodas (ekz. la ITER-a projekto) eltrovi manieron efektivigi la unuan procezon, kiu estas teorie imagebla, en la reala vivo nur ekzistas reakciujoj, kiuj profitas tiun ĉi lastan manieron produkti energion.

Nukleaj reakciujoj utilas kaj por produkti energion en atomcentralo, kaj por funkciado de ŝipoj, submarŝipojsatelitoj, kaj por produkti materialojn uzotajn aŭ uzeblajn por nuklea armilaro, kaj por elsendo de partikla radiadoradiaktivaj izotopoj.

Atomelektrejo povas konsisti el unu aŭ pliaj reakciujoj.

  1. ReVo  reaktoro en ReVo

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search