OPEL

Vidu ankaŭ la artikolon pri la aŭtoprodukta konzerno Opel.

OPEL
emblemo
flago
internacia organizaĵo
interregistara organizaĵo
interesogrupo
kartelo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 14-a de septembro 1960 vd
Geografia situo 48° 12′ 51″ N, 16° 21′ 57″ O (mapo)48.214316.3659Koordinatoj: 48° 12′ 51″ N, 16° 21′ 57″ O (mapo)
Lando(j) internacieco vd
Sidejo Innere Stadt
OPEL (Vieno)
OPEL (Vieno)
DEC
Map
OPEL
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Haitham al-Ghais (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

class="wikidata-content" | araba lingvo

Posedatoj Deutschmeister-Palais (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Agokampo nafto
Retejo Oficiala retejo
vdr
La nova sidejo de OPEL en Vieno, Aŭstrio.

La Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL aŭ OPEC laŭ la angalingvaj sigloj de Organization of the Petroleum Exporting Countries) estas internacia organizaĵo, kiu konsistas el landoj, kiuj organiziĝis por negoci kun petrol-kompanioj pri la produktado de nafto, prezoj, kaj koncesiaj rajtoj. La membroj, kiuj konstituas kartelon, akordiĝas pri la kvanto kaj prezoj de la eksportota nafto. La sidejo de OPEL estas en Vieno (Aŭstrio). OPEL celas reguligi la produktadon de nafto, kaj tiele regi naftoprezojn, precipe per difino de kvotoj por siaj membroj.[1] [2] Membraj landoj tenas ĉirkaŭ 75 procentojn de la mondaj rezervoj da nafto. Ili ofertas ĉirkaŭ 40 procentojn de la nafto de la mondo.

Ĉar mondaj naftoprezoj estas plej ofte kalkulitaj en usonaj dolaroj, ŝanĝo de la dolarkurzo kontraŭ aliaj mondaj valutoj efikas la decidojn de OPEL pri kiom da nafto produkti. La decidoj de OPEL tre influas la mondajn naftoprezojn. Bona ekzemplo de tio estas la energia krizo de 1973 post la Milito de Jom Kippur, kiu rezultigis kvaroblon de la prezo, kiu daŭris kvin monatojn, ekde la 17-a de oktobro 1973 ĝis la 18-a de marto 1974. Ankaŭ, la landoj de OPEL akordiĝis en la 7-a de januaro 1975, ke ili altigos la prezojn de kruda petrolo je 10 procentoj.

OPEL estas interregistara organizaĵo kiu estis kreita ĉe Bagdada Konferenco de la 10a14a de septembro de 1960, fare de Irako, Kuvajto, Irano, Sauda Arabio kaj Venezuelo. Poste ĝi estis aligita fare de pliaj naŭ registaroj: nome Libio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro, Indonezio, Alĝerio, Niĝerio, Ekvadoro, Angolo, kaj Gabono. OPEL havis sidejon en Ĝenevo, Svisio, antaŭ moviĝi al Vieno, Aŭstrio, la 1an de septembro 1965.[3]

OPEL estis formita kiam la internacia naftomerkato estis ege dominita de multlandaj kompanioj, nome la 'sep fratinoj'. La politika bazo de la OPEL estas, ke estas rajto de ĉiuj landoj por plenumi suverenecon super ties naturaj resursoj.[3] Ĉar OPEL estas organizaĵo de ŝtatoj (kaj ne de naftoentreprenoj), unuopaj membroj havas suverenan imunecon por sia agado, signife ke la OPEL ne estas konsiderata subjekto al konkurenca juro en la normala vojo.[4]

En la 1970-aj jaroj, la OPEL ekakiris influon kaj rapide plialtigis la naftoprezojn dum la Naftokrizo de 1973 kiel reaga respondo al la usona helpo al Israelo dum la Milito de Jom Kippur.[5] Tio daŭris ĝis marto 1974.[6] OPEL aldonis al siaj celoj la vendadon de nafto por soci-ekonomia kresko de la pli malriĉaj membrolandoj, kaj la membreco kreskiĝis ĝis 13 ĉirkaŭ 1975.[3] Kelkaj membrolandoj iĝis centralizite planitaj ekonomioj.[3]

En la 1980-aj jaroj, la prezo de nafto altiĝis antaŭ la mala efiko ke pli altaj prezoj kaŭzis falon de naftopeto kaj de naftoprezoj. La ŝtatoj membroj de OPEL, kiuj dependis el enspezo el la naftovendado, espertis akrajn ekonomiajn malfacilaĵojn el la pli malalta naftopeto kaj sekve reduktis la produktadon por elteni la naftoprezon. Dume, promediaj temoj ekaperis ĉe la internacia energitemaro.[3] Pli malalta naftopeto kaŭzis, ke la naftoprezo falis reen al niveloj de 1986 ĉirkaŭ 1998–99.

En la 2000-aj jaroj, kombino de faktoroj suprenigis naftoprezojn kvankam naftodisponeblo restis alte. Prezoj altiĝis ĝis la rekorde altaj niveloj de la mezo de 2008 antaŭ fali responde al la Financa krizo de 2008. La pintokunvenoj de OPEL en Karakaso kaj Rijado okazintaj en 2000 kaj en 2007 gvidis temojn de stabilenergiaj merkatoj, eltenebla naftoproduktado, kaj primedia elteneblo.[3]

  1. Opec and Oil Prices: Leaky Barrels. The Economist. Alirita 12a de majo de 2014.
  2. Our Mission. OPEC. Alirita la 16-an de februaro 2013.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Brief History. OPEC. Alirita 16a de februaro de 2013.
  4. Weil, Dan, "If OPEC is a Cartel, Why isn't It Illegal?", Newsmax, 25-a de novembro 2007. Kontrolita 27a de januaro 2014.
  5. Responding to Crisis. Envhist (26a de aprilo de 2010). Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 7a de aŭgusto de 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2014-10-15.
  6. OPEC Oil Embargo 1973–1974. U.S. Department of State, Office of the Historian. Arkivita el la originalo je 2013-11-01. Alirita 30-a de aŭgusto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-01. Alirita 2014-10-15.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search