Okupo de la fortreso Bastille

Okupo de la fortreso Bastille
Konflikto: Franca revolucio de 1789
Pentraĵo fare de Jean-Pierre-Louis-Laurent Houel.
historia evento
Daŭro: 14-a de julio 1789
Loko: Parizo, Francia
Rezulto: Bastille kaptita, ribelo komencis.
Flankoj
Franca monarkio Parizana milicio (antaŭulo de Franca Nacia Gvardio)
Komandantoj
Bernard-René de Launay (†)
Princo de Lambesc
Pierre-Augustin Hulin
Camille Desmoulins
Forto
114 soldatoj
30 kanonoj
630-954 (inter Franca Nacia Gvardio kaj civiloj)
Perdoj
1 mortinto 98 mortintoj
73 vunditoj
vdr

La okupo de la fortreso Bastille estis decida evento dum la franca revolucio, kaj poste servis kiel simbolo de tiu revolucio, okazis en Parizo la 14-an de julio 1789 kaj restas ĝenerale rigardata kiel la komenco kaj eksplodo de la franca revolucio de 1789.

Malgraŭ tio, ke dum la konkero, nur sep kaptitoj estis malliberigitaj en Bastille, la fama mezepoka fortreso kaj malliberejo servis kiel simbolo de potenco kore de Parizo, do konkero fare de la revoluciuloj estis la publika signalo de malferma ribelo kontraŭ la reĝo. La evento estas memorita ĝis hodiaŭ en festotago de Bastille kaj ĉi tiu tago fariĝis la ĉefe nacia festo en Francio. Verdire oni ne festas la okupon de la Bastille sed la « fête de la confédération » kiu unue okazis la 14-an de julio 1790.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search