Ombudsmano

Ombudsmano[1][2][3][4]ombudo (svede ombudsman /ˈɔm.bʉːds.ˌman/ombud /ˈɔm.bʉːd/) estas ŝtata funkciulo, kiu traktas plendojn de individuoj kontraŭ misa, fuŝa aŭ nejusta administracio fare de publikaj organoj, kiel la registarotribunaloj.

La sveda vorto siavice venas de la malnovnordlanda lingvo: umboðsmaðr [UMbozsmazr] (plenrajtulo). En 1809 Svedio estis la unua regno nomumanta ombudsmanon por kontroli la leĝan sistemon. En pluraj lingvoj ombudsmanoj ricevas la nomon "advokato (aŭ defendanto) de la popolo"; en aliaj lingvoj, oni nomas ilin "mediatoroj" aŭ "mediaciistoj". Tamen ombudsmano ne mediacias inter privatuloj aŭ individuoj.

  1. vidu en Reta Vortaro de Esperanto
  2. gazetara komuniko 755 de UEA: "UEA invitas al kunfestado de la Eŭropa Tago de Lingvoj" de septembro 2018 (esperante)
  3. Hektor Alos i Font: "Survoje al pli granda memregado", Monato, 2006/02, p. 10 (esperante)
  4. László István Tóth: "Granda frato gvatas (3)", Monato, 2008/08, p. 7 (esperante)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search