Ora Urso

Ĉi tiu artikolo temas pri premio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Urso (apartigilo).
Ora Urso
kina premio
Organizanto Berlinale
Lando Germanio
Fondita en 1951
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
filmfestivala statueto

Ora Urso (germane Goldener Bär) estas la plejalta premio disdonata en la Berlinale (= Berlina Internacia Film-Festivalo) en Berlino/Germanio, kiu okazas ĉiujare ekde 1951.

La Ora Urso estas disdonata por la plejbona longa kinofilmo de la jaro, ekde 2007 ankaŭ por la plejbona mallonga kinofilmo de la jaro.

Krom la Ora Urso ekzistas ankaŭ la Honora Ora Urso por la vivoverko de merita artisto.

La Arĝenta Urso estas donata en ses kategorioj por specialaj kunlaboroj en kinofilmoj, ekz. la Arĝenta Urso por la plejbona reĝisorado de la jaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search