Organismo

Organismo
fizika anatomia ento
vdr
Organismo


Sistematiko
Klasifiko: Organismo
Domeno
Tiuj ĉeloj de Escherichia coli havigas ekzemplon de prokariota mikroorganismo.
Polipora fungo havas parazitan rilaton kun sia gastiganto.
Erikoida mikoriza fungo.

Organismoj aŭ la vivestaĵoj konsistas el ĉeloj. Biologio okupiĝas science pri ĉiu konata organismo, ties derivaĵoj kaj prauloj. Ties karakterizaĵoj estas materialŝanĝo, kresko, reago al stimulo kaj generado. Post seksa proceso aperas samdevena organisma grupo, kiu nomiĝas populacio. Tiuj populacioj formas asociojn, nome ekosistemoj, kiuj enloĝas la biosistemon.

La sistematiko provas trovi konvenan grupigon de ĉiu organismo. La plej supra ŝtupo estas la t.n. regno. Oni distingas laŭ kriterioj de molekulara biologio la verajn bakteriojn (Bacteria), la arĥeojn (Archaea) kaj la eŭkariotojn (Eucaryota), animaloj, plantoj kaj fungoj. Se oni taksas la ĉelojn kiel baza karakterizaĵo de organismoj, la virusoj ne apartenas al la organismoj, ĉar ili konsistas ne el ĉeloj. Ili ne havas propran materialŝangon kaj degeneras sin mal-mem. Ilia pliiĝo okazas per mastroĉeloj.

En biologio, organismo estas ajna kunapuda vivanta sistemo, tiaj kiaj animalo, plantobakterio. Pli ol 99 % el ĉiuj specioj, laŭkvante ĉirkaŭ kvin mil milionoj da specioj,[1] kiuj iam vivis sur la Tero estas ĉirkaŭkalkule formortintaj.[2][3] Ĉirkaŭkalkuloj pri la nombro de la nuntempaj specioj de la Tero gamas el 10 milionoj al 14 milionoj,[4] el kiuj ĉirkaŭ 1.2 milionoj estis dokumentitaj kaj ĉirkaŭ 86 % ne estis ankoraŭ priskribitaj.[5]

Ĉiuj konataj tipoj de organismoj estas kapablaj je ioma grado de reago al stimuloj, reproduktado, kresko kaj disvolviĝo kaj homeostazo. Organismo konsistas el unu aŭ pliaj ĉeloj; kiam ĝi havas unu ĉelon ĝi estas unuĉela organismo; kaj kiam ĝi havas pli ol unu ĝi estas konata kiel multĉela organismo. Plej unuĉelaj organismoj estas de mikroskopa grando kaj tiele klasitaj kiel mikroorganismoj. Homoj estas multĉelaj organismoj komponitaj de multaj bilionoj de ĉeloj grupigitaj en specialaj histoj kaj organoj.

Organismo povas esti ĉu prokariotoeŭkarioto. Prokariotoj estas reprezentataj de du separataj regnoj, nome Bacteria kaj Archaea. Eŭkariotaj organismoj estas karakterizitaj pro esto de membran-ligita ĉelkerno kaj enhavas aldonajn membran-ligitajn apartaĵojn nome organetoj (kiaj mitokondrio en animaloj kaj plantoj kaj plastidoj en plantoj kaj algoj, ĉiuj ĝenerale konsiderataj derivaj el endosimbiozaj bakterioj).[6] Fungoj, animaloj kaj plantoj estas ekzemploj de regnoj de organismoj ene de eŭkariotoj.

  1. (31a de Decembro 1996) Kunin, W.E.: The Biology of Rarity: Causes and consequences of rare—common differences.
  2. Stearns, Beverly Peterson. (2000) Watching, from the Edge of Extinction. Yale University Press. ISBN 978-0-300-08469-6.
  3. Novacek, Michael J., "Prehistory’s Brilliant Future", New York Times, 8a de Novembro 2014. Kontrolita 2014-12-25.
  4. (2012) Environmental Science - Biodiversity Is a Crucial Part of the Earth's Natural Capital. Cengage Learning. ISBN 1-133-70787-4.
  5. (23a de Aŭgusto 2011) “How many species are there on Earth and in the ocean?”, PLOS Biology 9, p. e1001127. doi:10.1371/journal.pbio.1001127. 
  6. Cavalier-Smith T. (1987). “The origin of eukaryotic and archaebacterial cells”, Annals of New York Academy of Sciences 503, p. 17–54. doi:10.1111/j.1749-6632.1987.tb40596.x. 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search