Orienta Bloko

Rumanio kaj Albanio bildiĝas pli hele, ĉar ili nur dum iom da jaroj apartenis al la Orienta Bloko.
Mapo de la politikaj blokoj en Eŭropo dum la Malvarma Milito

Orienta Bloko estis la nomo por socialisma-aŭtoritate gvidita grupo da ŝtatoj sub gvido de Sovetunio inter la jaroj 1947 kaj 1989. La Orienta Bloko ampleksis la membroŝtatojn de la armea Varsovia Kontrakto.

La termino kreiĝis en la parlamente demokratiaj ŝtatoj de okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko, kiuj kontraste nomeblas Okcidenta Bloko. Ambaŭ "bloko"-nomoj respegulas la komprenon de la interŝtata konflikto dum la Malvarma Milito. Laŭ tiu kompreno oni vidis la Sovetunion kaj siajn satelitajn ŝtatojn kiel unueca bloko, kiu en ĉiuj decidaj temaroj havis unuecan politikon, kiu baziĝis sur la ideoj de la nacie reganta komunisma partio, respektive baziĝis sur la malsame forta dependeco de la unuopaj naciaj komunismaj registaroj de la gvidado de la komunisma partio de la Sovetunio.

La bloko ampleksis la ŝtatojn Sovetunio, Pollando, GDR, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Bulgario, dum iom da jaroj aldone ankaŭ Rumanio kaj Albanio. Erare oni en la okcidentaj ŝtatoj ofte al la bloko ankaŭ alkalkulis la komunisman Jugoslavion, kvankam ĝi neniam apartenis al la membroŝtatoj de la Varsovia Pakto; la jugoslavia ŝtata prezidento Josip Broz Tito kontraŭe estis inter la kunfondintoj de la movado de senblokaj ŝtatoj.



© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search