Otto von Bismarck

Tiu ĉi artikolo temas pri la unua germana regna kanceliero. “Bismarck” havas ankaŭ aliajn signifojn, vd. Bismarck (apartigilo)
Otto von Bismarck
Persona informo
Otto von Bismarck
Naskonomo Otto Eduard Leopold von Bismarck
Naskiĝo 1-an de aprilo 1815
en Schönhausen,  Prusio
Morto 30-an de julio 1898
en Friedrichsruh,  Germana Regno
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Respiratory arrest (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Bismarck Mausoleum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luterano
Lingvoj anglafrancagermana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Königliche Staats- und landwirtschaftliche Akademie Eldena (en) Traduki - agrikulturo (1838–1839)
Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino - juroscienco (1834–1835)
Universitato de Göttingen - juroscienco (1832–1833)
Evangelisches Gymnasium zum Grauen Kloster (en) Traduki (1827–)
Plamannsche Erziehungsanstalt (en) Traduki (1821–1827)
Friedrich-Wilhelms-Gymnasium (en) Traduki (–1832) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Otto von Bismarck
Familio
Dinastio familio Bismarck vd
Patro Ferdinand von Bismarck (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Wilhelmine Luise Mencken (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Malwine von Bismarck (en) Traduki kaj Bernhard von Bismarck (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Johanna von Puttkamer
Infanoj Marie von Bismarck (en) Traduki, Wilhelm von Bismarck, Herbert von Bismarck Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo volunteer serving one year (en) Traduki (1838–1839)
oficiro
verkisto
juristo
diplomato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BerlinoFriedrichsruhWarcino vd
Verkado
Verkoj Gedanken und Erinnerungen vd
1-a Kanceliero de Germana Imperio
Dum 21-a de marto 187120-a de marto 1890
Antaŭulo neniu, la ofico ekestis
Sekvanto Leo von Caprivi
9-a Ministro-prezidanto de Reĝlando Prusio
Dum 23-a de septembro 18621-a de januaro 1873
Antaŭulo Adolf von Hohenlohe-Ingelfingen
Sekvanto Albrecht von Roon
11-a Ministro-prezidanto de Reĝlando Prusio
Dum 9-a de novembro 187320-a de marto 1890
Antaŭulo Albrecht von Roon
Sekvanto Leo von Caprivi
Federacia Kanceliero de Nordgermana Federacio
Dum 1867 – 1871
Prezidento Vilhelmo la 1-a
Antaŭulo neniu; Federacio establita
Sekvanto Germana Imperiestra Regno
23-a ministro pri eksteraj rilatoj de Reĝlando Prusio
Dum 1862 – 1890
Antaŭulo Albrecht von Bernstorff
Sekvanto Leo von Caprivi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto Eduard Leopold von BISMARCK, grafo de Bismarck-Schönhausen, duko de Lauenburg, princo de Bismarck (naskiĝis la 1-an de aprilo 1815 en Schönhausen ĉe Magdeburgo, mortis la 30-an de julio 1898 en Friedrichsruh ĉe Hamburgo), nomata "la Fera Kanceliero", estis prusa konservativa politikisto kaj ŝtatestro, kiu hegemoniis en aferoj kaj de Germanio kaj de tuta Eŭropo el la 1860-aj jaroj ĝis 1890 kaj estis la unua Kanceliero de la Germana Imperio inter 1871 kaj 1890, post esti maksimuma farinto de la Unuigo de Germanio (1871).

En 1862, la reĝo Vilhelmo la 1-a nomumis Bismarck kiel Ministro-Prezidento de Prusio, nome posteno kiun li tenos ĝis 1890, kun la escepto de mallonga interrompo en 1873. Li provokis tri mallongajn, decidigajn militojn kontraŭ Danio, Aŭstrio, kaj Francio. Post la venko kontraŭ Aŭstrio, li abolis la supranacian Germanan Konfederacion kaj anstataŭe formis la Nordgermanan Konfederacion kiel la unua Germana naci-ŝtato en 1867, kaj estris ĝin kiel Federacia Kanceliero. Tio aligis la pli malgrandajn nordgermanajn ŝtatojn ĉe Prusio. Poste li ricevis la subtenon de sendependaj sudgermanaj ŝtatoj en la venko de la Konfederacio super Francio, kaj formis la Germanan Imperion en 1871, unuigante Germanion kaj igante sin mem Imperia Kanceliero, dum li retenis la kontrolon de Prusio samtempe. La nova Germana lando ekskludis Aŭstrion, kiu estis estinta la ĉefa kontraŭanto de Prusio por la hegemonio inter la Germanaj ŝtatoj.

Plenuminta tion ĉirkaŭ 1871, li lerte uzis la diplomation de la povekvilibro por pluteni la sintenon de Germanio en Eŭropo kiu, spite multajn disputojn kaj milittimoj, restis enpace. Por historiisto Eric Hobsbawm, estis Bismarck kiu "restis nedisputita monda ĉampiono ĉe la ludo de multflanka diplomatia ŝako dum preskaŭ dudek jaroj post 1871, [kaj] dediĉis sin mem ekskluzive, kaj sukcese, por elteni pacon inter la potencoj."[1] Tamen, lia aneksigo de Alzaco-Loreno donis novan energion al la Franca naciismo kaj helpis la kreadon de kontraŭgermanismo en Francio.[2] Tio helpis la preparon de la Unua Mondmilito.

La diplomatio de Bismarck por realecpolitiko kaj lia povega regado hejme akirigis al li la kromnomon "Fera Kanceliero". La Germana unuigo kaj ties rapida ekonomia kresko estis la fondo de lia eksterlanda politiko. Li malŝatis koloniismon sed iom nevole konstruis Germanan transmaran imperion kiam ĝi estis postulita kaj de la elito kaj de la homamasa opinio. Pere de tre kompleksa interplektigo de serioj de konferencoj, negocadoj kaj aliancoj, li uzis siajn diplomatiajn kapablojn por pluteni la rangon de Germanio kaj uzis la povekvilibron por teni Eŭropon pace en la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj.

Majstro de kompleksa politiko hejme, Bismarck kreis la unuan socialeman ŝtaton en la moderna mondo, kun la celo ekhavi la subtenon de la laborista klaso kiu male irus al liaj socialistaj malamikoj.[3] En la 1870-aj jaroj, li alianciĝis kun la Liberaluloj (kiuj estis malalt-tarifaj kaj kontraŭ-katolikoj) kaj luktis kontraŭ la Katolika Eklezio en tio kio estas nomata la Kulturkampf ("kulturlukto"). Li perdis tiun batalon ĉar la katolikoj respondis formante povegan Centran Partion kaj uzante universalan masklan balotrajton por akiri blokon de sidlokoj. Bismarck tiam reeniris, finigis la Kulturkampf, rompis disde la Liberaluloj, metis protektajn tarifojn, kaj formis politikan aliancon kun la Centra Partio por lukti kontraŭ la Socialistoj. Devota luterana, li estis fidela al sia reĝo, kiu diskutis kontraŭ Bismarck sed fine subtenis lin kontraŭ la averto de sia edzino, Augusta von Sachsen-Weimar-Eisenach, kaj de sia heredanto, Frederiko la 3-a (Germana Regno). Kvankam la Reichstag, nome la Germania parlamento, estis elektita pere de universala maskla balotrajto, ĝi ne havis multan kontrolon de la registara politiko. Bismarck malfidis el demokratio kaj regadis pere de forta, bone trejnita burokrataro kun povego en la manoj de tradicia nobela elito de Junker kiu konsistis el la terposeda nobelaro en orienta Prusio. Kun Vilhelmo la 1-a, Bismarck ege kontrolis la enlandajn kaj eksterlandajn aferojn, ĝis li estis forigita de la juna Kaiser Vilhelmo la 2-a en 1890, je aĝo de sepdek-kvin.

Bismarck – nobela Junker li mem – estis fort-vola, sincera kaj dominanta, sed li povis esti ankaŭ respektema, ĉarma kaj ingenia. Foje li montris violentan karakteron, kaj li tenis sian povon pere de melodramaj minacoj rezigni unu fojon kaj alian, kio timigis Vilhelmon la 1-an. Li posedis ne nur longdaŭran nacian kaj internacian rigardon sed ankaŭ mallongdaŭran kapablon barakti kompleksajn disvolvigojn. Kiel la estro de tio kion historiistoj nomigas "revolucia konservismo",[4] Bismarck iĝis heroo de Germanaj naciistoj; ili konstruis multajn monumentojn honore al la fondinto de la nova Reich. Multaj historiistoj konsideras lin viziisto kiu ludis gravan rolon en la unuigo de Germanio kaj, post tio estis plenumita, tenis la pacon en Eŭropo pere de lerta diplomatio.

  1. Eric Hobsbawm, The Age of Empire: 1875–1914 (1987), p. 312.
  2. Hopel, Thomas (23a de Aŭgusto 2012) "The French-German Borderlands: Borderlands and Nation-Building in the 19th and 20th Centuries" [1] Alirita la 3an de Majo 2018.
  3. Steinberg, 2011, pp. 8, 424, 444; Bismarck specife referencis al Socialistoj, inter aliaj, kiel "Malamikoj de la Reich".
  4. Hull, Isabel V. (2004). The Entourage of Kaiser Wilhelm II, 1888–1918. p. 85. ISBN 9780521533218. [2] Alirita la 4an de Majo 2018.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search