Pacifiko

Pacifiko
oceano
oceano, maro [+]

Landoj
Supra tutaĵoMonda oceano

Najbaraj tutaĵojHinda oceano, Atlantiko, Norda glacia oceano

Koordinatoj0° 0′ 0″ N, 160° 0′ 0″ U (mapo)0-160Koordinatoj: 0° 0′ 0″ N, 160° 0′ 0″ U (mapo)
Plej malalta punktoChallenger-profundo [+]
- malalteco11 022 m sub la marnivelo [+]

Profundo10 924 m
Akvokolektejo161 760 000 km² (16 176 000 000 ha) [+]
Areo180 000 000 km² (18 000 000 000 ha)

Pacifiko (Pacifika oceano)
Pacifiko (Pacifika oceano)
DEC
Map
Pacifiko

Vikimedia Komunejo:  Pacific Ocean
vdr

Pacifiko[1][2]Pacifika Oceano, la plej granda akvokorpo en la mondo, estas oceano, nome la plej granda dividaĵo el kvin en la mondo kaj el la tuta hidrosfero, kiu okupas trionon de la supraĵo de la Tero. Etendiĝante proksimume 15 500 km de la Beringa Maro en la arkta nordo ĝis la glaciaj marĝenoj de la Maro de Ross de Antarkto en la sudo aŭ la Suda Oceano (depende de la konsidero), Pacifiko atingas sian plej grandan larĝon ĉe proksimume 5 gradoj norde latitudo, kie ĝi etendiĝis proksimume 19 800 km de Indonezio ĝis la marbordo de Kolombio. Ĝi estas limigita per la kontinentoj Azio kaj Aŭstralio okcidente kaj Ameriko oriente. La okcidentan limon de la oceano oni ofte metas ĉe la Malaka Markolo.

Pacifiko enhavas proksimume 25 000 insulojn (pli ol la suma nombro en la cetero de la oceanoj de la mondo kune), preskaŭ ĉiuj el kiuj troviĝas sude de la ekvatoro. Pacifiko kovras areon de 179.7 milionoj da km². Tiel ĝi kovras ĉirkaŭ 46% el la akva surfaco de la Tero kaj ĉirkaŭ 32% el ties totala surfaca areo, estante pli granda ol la kombinita terareo de la Tero (148 000 000 km²).[3]

La centroj kaj de la Akva Hemisfero kaj de la Okcidenta Hemisfero estas en la Pacifika Oceano. Oceana cirkulado (okazigita pere de la Koriolisforto) subdividas ĝin en du tre grandaj sendependaj akvovolumoj, kiuj kuniĝas en la Ekvatoro: nome Norda Pacifiko kaj Suda Pacifiko. Galapagoj kaj Gilbertoj, kvankam tra la Ekvatoro, estas konsiderataj ene de Suda Pacifiko.[4]

Ties averaĝa profundo estas 4 000 metroj.[5] La plej malalta punkto en la Tero, Challenger-profundo en la Mariana Fosego, kuŝas en okcidenta norda Pacifiko, atingante profundon de 10 928 metroj.[6] Pacifiko havas ankaŭ la plej malaltan punkton en la Suda Hemisfero, nome Horizon-profundo en la Tonga Fosego, kun 10 823 metroj.[7] Ankaŭ la tria plej malalta punkto en la Tero, nome Sirena-profundo, estas en la Mariana Fosego.

Laŭ la neregulaj marĝenoj de Pacifiko kuŝas multaj maroj, la plej grandaj el kiuj estas la Celebea Maro, Korala Maro, Orientĉina Maro, Japana Maro, Sulua Maro, kaj Flava Maro. La Malaka Markolo kunligas Pacifikon kun la Hinda Oceano ĉe la okcidento, kaj la Magelana Markolo kunligas Pacifikon kun Atlantiko en la oriento. Oni povas paroli pri Norda Pacifiko kaj Suda Pacifiko. Vidu mapon.

  1. PIV, 8-a Oficiala Radikaro
  2. pacifiko en vortaro.net
  3. "Pacific Ocean". Britannica Concise. 2008: Encyclopædia Britannica, Inc. Alirita la 11an de Januaro 2022.
  4. International Hydrographic Organization (1953). "Limits of Oceans and Seas" (PDF). Nature (3a eld.). 172 (4376): 484. Bibcode:1953Natur.172R.484.. doi:10.1038/172484b0. S2CID 36029611. Arkivita el la originalo (PDF) en 8a de Oktobro 2011. Alirita la 11an de Januaro 2022.
  5. Administration, US Department of Commerce, National Oceanic and Atmospheric. "How big is the Pacific Ocean?". oceanexplorer.noaa.gov. Alirita la 11an de Januaro 2022.
  6. "Deepest Submarine Dive in History, Five Deeps Expedition Conquers Challenger Deep" (PDF).
  7. "CONFIRMED: Horizon Deep Second Deepest Point on the Planet" (PDF).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search