Pakistano

Islama Respubliko de Pakistano
urdue اسلامی جمہوریۂ پاکستان

angle Islamic Republic of Pakistan

La flago de Pakistano

La blazono de Pakistano

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Qaumi Taranah
suverena ŝtato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Islamabado
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, urduo
Uzata(j) lingvo(j) urdua, angla
Plej ofta(j) religio(j) Islamo
Areo 880 254 km²
Loĝantaro 223 773 700 (2021)
Horzono +5
Interreta domajno pk
Landokodo PK
Telefona kodo +92
Plej alta punkto K2
Plej malalta punkto Araba Maro
Politiko
Politika sistemo Federacia Respubliko
Ŝtatestro Arif Alvi
Ĉefministro Anwar ul Haq Kakar
Ekonomio
Valuto Pakistana rupio
Esperanto-movado
Landa E-asocio Pakistana Esperanto-Asocio
vdr
Kresko de pakistana loĝantaro laŭ jaroj

Pakistano (urdue پاکِستان‎, Pākistān [pɑːkɪst̪ɑːn]; angle Pakistan, [ˌpɑːkɪˈstɑːn]), oficiale la Islama Respubliko de Pakistano (urdue اِسلامی جُمہُوریۂِ پاکِستان, Islāmī Jumhūriyah-yi Pākistān, angle Islamic Republic of Pakistan), estas suverena ŝtato en Suda Azio. Ĝi estas laŭ areo (796 095 km²) la dua plej granda en Suda Azio, kaj la 36-a en la mondo. Ĝi havas 1 046 kilometrojn da marbordo ĉe la Araba Maro kaj la Golfo de Omano en la sudo, kaj ĝi najbaras Afganion kaj Iranon en la okcidento, Baraton en la oriento kaj Ĉinion en la plej fora nordoriento. Ĝi estas separata el Taĝikio pare de la mallarĝa Vaĥana Koridoro de Afganio en la nordo, kaj sude ankaŭ kunhavas malgradan marlimon kun Omano.

Pakistano kun 180 milionoj da loĝantoj estas la sesa plej dense loĝata lando en la mondo kaj estas la dua plej dense loĝata lando kun Islama plimulto post Indonezio. Ĝia teritorio estis parto de Brita Hindio, kaj sendependiĝis de la nuna Barato en 1947. La teritorio kiu nune konstituas Pakistanon estis iam hejmo de kelkaj antikvaj kulturoj, kiaj tiuj de Mehrgarh de la Neolitiko, kaj de la Bronzepoko tui nome Induso-civilizacio, kaj estis poate hejmo de regnoj regataj de popoloj de diversajreligioj kaj kulturoj, kiaj hinduoj, hindo-grekoj, islamanoj, turko-mongoloj, afganoj kaj sikoj. La areo estis regata de nombraj imperioj kaj dinastioj, kiaj la hinda Maŭrja imperio, la persa Akemenida Imperio, Aleksandro la Granda el Makedonio, la araba Umajida Kaliflando, la Mongola Imperio, la Mogola Imperio, la Durana Imperio, la Sika Imperio kaj la Brita Imperio. Kiel rezulto de la Pakistana Movado estrita de Muhammad Ali Jinnah kaj de la lukto de la tuta subkontinento por la sendependeco, Pakistano estis kreita en 1947 kiel sendependa lando por islamanoj el la regionoj orienta kaj okcidenta de la subkontinento kie estas islama majoritato. Dekomence dominio, Pakistano adoptis novan konstitucion en 1956, kaj iĝis islama respubliko. Enlanda milito en 1971 rezultis en la disigo de Orienta Pakistano de la nova lando nome Bangladeŝo.

Pakistano estas federacia parlamenta respubliko konsistanta el kvar provincoj kaj kvar federaciaj teritorioj. Ĝi estas kaj etne kaj lingve ege varia lando, kun simila vario en ĝia geografio kaj faŭno. Regiona kaj meza potenco,[1][2] Pakistano havas la sepan plej grandajn armitajn fortojn en la mondo kaj ankaŭ estas nuklea potenco same kiel deklarita nuklearmita ŝtato, estante la nura lando en la islama mondo, kaj la dua en Sudazio, kiu havas tiun statuson. Ĝi havas duon-industriigitan ekonomion kun bon-integra agrikultura sektoro, ĝia ekonomio estas la 26-a plej grandan en la mondo laŭ aĉetpovo kaj 45-a plej granda laŭ nominala MEP kaj ankaŭ estas karakterizitaj inter la emerĝantaj kaj kresk-gvidaj ekonomioj de la mondo.

La post-sendependeca historio de Pakistano estis karakterizita de periodoj de militista regado, politika malstabileco kaj konfliktoj kun najbara Barato. La lando daŭre renkontas malfacilajn problemojn, inkluzive de troloĝateco, terorismo, malriĉeco, analfabeteco, kaj korupto. Ĝi vicigis 16-a sur la Indico de Feliĉa Planedo de 2012.[3] Ĝi estas membro de la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Nacioj, la Venontaj Dekunu, EKO, la 8 Disvolviĝantaj, de la Grupo Cairns, Protokolo de Kioto, Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, RKD, UNCHR, de la Grupo de Dekunu, Grupo de 24, la Grupo de 20 formiĝantaj landoj, Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, kaj estis fondinta membro de la Organizaĵo de la Islama Konferenco (nun la Organizo de Islama Kunlaboro), la Sud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro kaj aliancano de la CERN.[4]

Naciaj simboloj de Pakistano (oficialaj)
Nacia besto
Nacia birdo
Nacia arbo
Nacia floro
Nacia hereda besto
Nacia hereda birdo
Nacia akva mara mamulo
Nacia reptilio
Nacia amfibio
Nacia frukto
Nacia moskeo
Nacia maŭzoleo
Nacia rivero
Nacia monto
  1. Barry Buzan. (2004) The United States and the great powers: world politics in the twenty-first century. Polity, p. 71, 99. ISBN 978-0-7456-3374-9.
  2. Hussein Solomon South African Foreign Policy and Middle Power Leadership. Arkivita el la originalo je 24a de junio de 2002. Alirita 27a de decembro de 2011. Arkivigite je 2002-06-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2002-06-24. Alirita 2014-10-20.
  3. Pakistan among top 20 happiest countries, beating India, US: Report
  4. Thumbs up: Pakistan meets criteria for CERN

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search