Panama kanalo

Panama kanalo
Loko de Panamo inter Pacifiko (sube) kaj Karibo (supre), kun la kanalo ĉe la supra centro
Loko de Panamo inter Pacifiko (sube) kaj Karibo (supre), kun la kanalo ĉe la supra centro
Origina posedanto La Société internationale du Canal
Ĉefa inĝeniero John Findlay Wallace (1904–05), John Frank Stevens (1905–07), George Washington Goethals (1907–14)
Dato de unua uzo 15-a de aŭgusto 1914
Longeco 81,6 km
Statuso aktiva
vdr

La Panama kanalo - ankaŭ nomata Panamkanalo kaj en la hispana Canal de Panamá - estas homfarita porŝipa kanalo tra la panama istmo (vidu Panamo kaj Panamurbo), por la internacia trafiko de ŝipoj inter oceanoj Atlantiko (tra la Kariba Maro) kaj Pacifiko. Ĝi estis finkonstruita en 1914. Ĝia longeco estas 77.1 aŭ 82 kilometroj, depende de la konsidero kaj mezuroj. De sia inaŭguro je la 15-a de aŭgusto de 1914, la kanalon trairis pli ol 815,000 ŝipoj en 2008. Ĉiujara trafiko altiĝis el ĉirkaŭ 1,000 ŝipoj en 1914, kiam la kanalo malfermiĝis, al 14,702 ŝipoj en 2008, tiuj lastaj mezure totalon de 309.6 milionoj da tunoj. La plej grandaj ŝipoj kiuj povas trapasi la kanalon nune estas nomataj Panamax.[1] La Usona Societo de Civilaj Inĝenieroj nomigis la Panaman Kanalon unu el la sep mirindaĵoj de la moderna mondo.[2]

Do, ĝi ludas ŝlosilan rolon por la internacia mara komerco. Estas kluzoj je ĉiu fino por levi ŝipojn al la Lago Gatuno, nome artefarita lago kreita por malpliigi la kvanton de elfosada verko postulita por la kanalo, 26 metrojn super la marnivelo. La nunaj kluzoj estas 33.5 metrojn larĝaj. Tria, pli larĝa relo de kluzoj estas nune sub konstruado kaj devus malfermiĝi en 2016.

Francio eklaboris por la kanalo en 1881, sed devis haltigi pro inĝenieradaj problemoj kaj granda mortindico pro malsanoj. Usono reprenis la projekton en 1904, kaj uzis tutan jardekon por kompleti la kanalon, kiu estis oficiale malfermita en la 15a de aŭgusto de 1914. La konstruado de la kanalo estis defiego kaj grandega klopodo, kaj 27 500 personoj mortis dum la konstruado. Ĝi estis tre grava por la usona ekonomio. La vojaĝo el Novjorko al Sanfrancisko ŝipe estus 21 000 kilometrojn longa sen la Kanalo de Panamo, kaj sole 8 472 kilometrojn tra ĝi. Krome la nova marvojo permesis eviti la malproksiman, hazardan vojon de la Horna Kabo ĉirkaŭ la plej sudan pinton de Sudameriko tra la Drake-pasejo aŭ tra la Magelana markolo. Tiu pli mallonga, pli rapida, kaj pli sekura vojo al la usona okcidenta marbordo kaj al landoj en kaj ĉirkaŭ la Pacifikan Oceanon permesis al tiuj lokoj iĝi pli integrataj kun la monda ekonomio. Necesas inter 20 kaj 30 horojn por trapaso la kanalon.

Dum la konstruado, la posedrajto de la teritorio kie estas nune la Panama Kanalo estis unue de Kolombio, poste de Francio, kaj poste de Usono. La kanalo kaj la ĉirkaŭa Zono de la Kanalo de Panamo estis de sia komenco regataj de la usona registaro, kiu fakte instigis iam la sendependecon de la nuna Respubliko de Panamo disde Kolombio por ebligi tiun regadon. La Kanala Zono, tereno en ambaŭ bordoj de la kanalo mem, estis sub reala suvereneco de Usono ĝis la traktato inter Omar Torrijos kaj Jimmy Carter je la 7-a de septembro de 1977, kiu markis la finon de la jaro 1999 kiel la momenton de la totala transredono al panama regado. Post periodo de kuna uson–panama kontrolo, la kanalo estis finfine kontrolita de la panamana registaro en 1999, kaj estas nune administrata kaj operaciita de la Panamkanala Aŭtoritato, nome agentejo de la panama registaro. La registaro decidis en 2006 pliampleksigi la kanalon por akcepti pli grandajn kargoŝipojn kaj malpliigi la atendotempon de la ŝipoj.

  1. Panama Canal Traffic—Years 1914–2010. Panama Canal Authority. Arkivita el la originalo je 2010-12-30. Alirita 2011-01-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-30. Alirita 2014-10-23.
  2. Seven Wonders. American Society of Civil Engineers. Arkivita el la originalo je 2010-08-02. Alirita 2011-02-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-02. Alirita 2021-12-24.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search