Panamo

Panamo
República de Panamá
Panama Respubliko

Flago de Panamo

Blazono de Panamo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Istmeño
Istma Himno
"Himno Istmeño"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
Nacia devizo: Pro Mundi Beneficio
Bonfare al la mondo
Situo
suverena ŝtato
respubliko
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Panamurbo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, Northern Embera, panama signolingvo, Catio, Guaymí, Buglere, Teribe, San Miguel Creole French, San Blas Kuna, Border Kuna
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (85%)
protestantismo (10%)
aliaj (5%)
Areo 75,517 km²
- % de akvo 2,9 % Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Loĝantaro 3.322.576 (2010) Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) (2017)
Loĝdenso ĉ. 44 loĝ loĝ./km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Horzono -5
Interreta domajno pa
Landokodo PA
Telefona kodo 507
Plej alta punkto Volcán Barú
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Laurentino Cortizo
Ĉefministro Laurentino Cortizo
Nacia tago 3-a de novembro
Sendependiĝo disde Kolombio 3-a de novembro 1903
Ekonomio
Valuto balboo (PAB)
MEP laŭ 2006
– suma $31,41 miliardo
– pokapa $ 10.300
vdr

Panamo (hispane Panamá), oficiale Panama Respubliko (hispane: República de Panamá) estas la plej suda lando en Centra Ameriko. Ĝi situas en la istmo liganta Nord- kaj Sudamerikon, kaj havas limojn kun Kostariko okcidente, Kolombio oriente, la Kariba Maro norde, kaj la Pacifika Oceano sude.

Esplorita kaj okupita de la Hispanoj dum la 16-a jarcento, Panamo sendependiĝis de Hispanujo en 1821 kaj aliĝis al la unuiĝo de Nova Granado, Ekvadoro, kaj Venezuelo, nome Granda Kolombio. Kiam Granda Kolombio disiĝis en 1831, Panamo kaj Nova Granado restis unuopaj. Pli poste Nova Granado fariĝis la Kolombia Respubliko. Per la subtenado de Usono, Panamo disiĝis de Kolombio en 1903, ebligante la konstruadon de la Panama Kanalo inter 1904 kaj 1914. En 1977 traktaton subskribis ambaŭ landoj por transdoni la kanalon al Panamo je la fino de la 20-a jarcento.

Nuntempe, la enspezoj de la Kanalo estas granda parto de la Panama MEP. Panamo estas la plej rapide kreskanta ekonomio kaj la plej granda pokapa konsumanto en Centra Ameriko. En 2010 oni trovis Panamon la 4-a plej alta je indico de homa disvolviĝo inter la latinamerikaj landoj kaj la 54-a en la mondo. La panama ĝangalo abundas je tropikaj plantoj, bestoj kaj birdoj -kelkaj, el kiuj troviĝas en neniu alia loko.

La Panama Kanalo plifaciligas la komunikiĝon inter la Pacifika Oceano kaj la Atlantika Oceano kaj tre influas la tutmondan komercon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search