Pantomimo

Pantomimo estas teatraĵo, en kiu la aktoroj esprimas sin nur per gestoj[1]. Ofte oni bezonas nur minimume da kulisoj kaj ĉiujn nevideblajn objektojn esprimas ankaŭ per gestoj, instigante tiel la fantazion de spektantoj diveni, pri kio temas. Pantomima aktoro estas nomata pantomimistomimo.

Speciala formo de pantomimo evoluis en la erao de silenta filmo. Tie estas tre realaj kulisoj, ankaŭ paroloj aperas en formo de intermetitaj surskriboj, tamen la agado mem estas esprimata per pantomimaj rimedoj, gestoj, gagoj kaj skeĉoj. Estiĝis miksaĵo de komikaj, groteskaj, farsaj kaj klaŭnaj scenoj.

  1. Plena Ilustrita Vortaro

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search