Parapsikologio

Parapsikologio laŭ la Parapsychological Association de Usono, estus “... la scienca fako kiu studas la sentajn kaj movajn interagojn, kiuj, ŝajne, ne estas mediaciataj de iu konata fizika meĥanismo aŭ aganto”. Ĝi okupiĝas pri formoj de percepto kiuj hipoteze okazas sen partopreno de percept-organoj de homo. Parapsikologio okupiĝas pri esploroj de telepatio, telekinezo kaj ekstersenta perceptado. La parapsikologiaj fenomenoj estis objektoj de longa esplorado pri la metapsikio en la fino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcento.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search