Partio (politiko)

Partio
jura formo
jura persono • politika organizaĵo
vdr
Membroj de verda partio manifestacie en 2005 pro la publikaj servoj kaj kontraŭ privatigoj.
Rezulto de japana ĝenerala balotado, 2009.
Sidejo de la partio PT en Belo Horizonte, Minas Gerais, Brazilo.
Grupo de municipaj konsilistoj de la partio PT en San-Paŭlo.

En politiko, partio estas organizaĵo, kiu aliĝas al ia ideologio aŭ tendenco kaj celas atingi politikan influon aŭ rektan povoplenumon per okupo de politikaj oficoj kaj per publika esprimado de sia opinio. La ideo havi partiojn naskiĝis en demokratioj, ĉefe en la Britio de la 17-a jarcento. La modernaj partistrukturoj kun loka, regiona kaj nacia agado, naskiĝis en la socialdemokratismo. Tamen nuntempe ankaŭ ekzistas partioj en multaj nedemokrataj landoj, ĉefe en unupartiaj sistemoj. En demokratio, partioj kutime celas elektiĝi en balotoj. En multaj landoj ili kutime devas post la balotoj kuniĝi kun aliaj partioj en koalicion por formi registaron, ĉar tiukaze neniu partio havas absolutan plejmulton en la parlamento.

En la plej multaj landoj la partio havas la privilegion nomumi la kandidatojn por parlamentaj, prezidantaj kaj aliaj elektoj. Tio okazas ĝenerale per partiinternaj demokratiaj balotoj.

Partio estas organizaĵo de homoj kiu serĉas atingi celojn komunajn al siaj membroj per la akiro kaj ekzerco de politikaj rajtoj. Dum ekzistas iu internacia komuneco en la maniero kiel partioj estas agnoskitaj, kaj kiel ili funkcias, ekzistas ofte multaj diferencoj, kaj kelkaj estas signifaj. Multaj partioj havas ideologian kernon, sed kelkaj ne, kaj multaj reprezentas tre malsamajn ideologiojn disde tiuj kiuj iam unue fondis la partion. En demokratioj, partioj estas elektitaj por prizorgi registaron de la balotantaro. Multaj landoj havas multajn potencajn partiojn, kiel ekzemple Germanio; kelkaj landoj havas funkciantan du-partian sistemon kiel ekzemple Usono en AmerikoBritio en Eŭropo, sed tio facile povas ŝanĝi, kaj kelkaj landoj estas unupartiaj, kiel ekzemple ĈinioKubo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search