Patrujo

Patrujo[1] estas lando, rigardata kiel apartenanta al iu gentonacio, pro tio, ke ĝi estas la lando de la patroj kaj de la avoj de la gentanoj aŭ nacianoj.

PatrujoPatrio (de la latina patrĭa) kutime temas pri la naskolando (aŭ adoptita), al kiu iu homo sentas sin ligita pro kulturaj, historiaj, sentimentaj aŭ aliaj kialoj. Patrio ankaŭ estas la naskolando de la gepatroj de persono, kiu estas ligita al ĝi eĉ se tiu persono ne naskiĝis en ĝi. La signifo de patrio povas havi politikajn kaj ideologiajn nuancojn, kaj pro tio ĝi povas havi plurajn interpretojn kaj propagandajn uzojn.

Hejmlando[2] estas la terpeco, kie oni naskiĝis, kaj kie oni havas sian hejmon.

La sento de hejmeco koncernas medio(j)n, kiu(j) dum longa tempo estis grava(j) por la individua evoluo de homo.

Por multaj homoj la termino hejmo erareme[3] identas al hejmlando kun la loĝloko, vilaĝo, urbo, regiono aŭ lando, kie ili travivis sian infanaĝon kaj junaĝon, do kie ili spertis primaran socian integriĝon (unue en la familio), kie ili do sentas "nestvarmon", kie ili "konas la regulojn", la normojn, la kulturon, kie interkompreniĝi eblas relative malkomplike kun aliaj homoj pro komuna spertofono. Tiele tio elvokas fortan kaj daŭran emocion de intimeco, alligiteco, identeco. El la vidpunkto de la psikologio, tio estas sento tute subjektiva, sendependa de realaj limoj.
Tion spegulas la sinonime uzataj vortoj kaj esprimoj:

naskolando, naskotero, patrio, patrolando, hejmvilaĝo, hejmurbo, hejmregiono, hejmlando, mia vilaĝo, mia urbo, mia lando ...

Aliflanke, kiu forlasis sian patrujon povas sperti senton de hejmsopiro.

En la nuntempa mondo ĉiam pli da homoj migras al alia loko. Post pli longa tempo de vivo tie, la komence fremda medio povas iĝi nova patrujodua patrujo.

Se iu intence transloĝigas al alia regiono aŭ lando, oni parolas pri patrio elektita.

La unuopaj etnaj lingvoj esprimas la nocion hejmo en sufiĉe individuaj manieroj, kies signifo konsiderinde malkongruas.

Ekzemple:

  • angle: home, homeland, native place, native country
  • arabe: ... (el vatan)
  • ĉeĥe: domov, domovina, vlast, otcina
  • france: foyer, lieu d'origine, patrie, pays natal, mon pays
  • germane: Heimat, kunmetite Heimatdorf,-ort,-stadt,-land (~Vaterland), Zuhause
  • hispane: mi pueblo, patria
  • itale: patria, paese, terra natale, casa
  • nederlandlingve: geboortestreek, geboortegrond, vaderland, tehuis
  • portugale: pátria, país de origem, terra natal, casa, nativo, lar.
  • ruse: .... (rodina)
  • slovene: domovina
  • sorabe: domovina
  • svede: hem, hemmavid, hembygd.

(Rim.: La redaktinto anticipe pardonpetas pri eraroj en la listo.)

  1. Patrujo kiel difinita de NPIV [1]
  2. Laǔ NPIV, difino de hejmlando [2]
  3. Laǔ NPIV, hejmo (loĝejo) kun la signifo hejmlando estas evitenda [3]

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search