Pehr Kalm | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sveda botanikisto
| |||||
Persona informo | |||||
Pehr Kalm Pietari Kalm | |||||
Naskiĝo | 6-a de marto 1716 en Ångermanland, Svedio | ||||
Morto | 16-a de novembro 1779 en Åbo, Svedio (hodiaŭ Finnlando) | ||||
Etno | svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
Lingvoj | sveda • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto universitata instruisto ekonomikisto natursciencisto esploristo pastro ornitologo vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco, ekonomiko kaj teologio vd | ||||
Aktiva en | Upsalo • Turku vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Karolo Lineo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pehr KALM (naskiĝinta la 6-an de marto 1716 en Ångermanland, mortinta la 16-an de novembro 1779 en Åbo) estis sveda botanikisto, esploristo, naturalisto kaj agrikultura ekonomikisto.
Kalm famiĝis ĉar li unue priskribis la Niagaran Akvofalaron kaj publikigis la unuan detalan studon de la natura historio pri Nordameriko. En 1747, li estis komisiita de la Reĝa Akademio de Scienco de Svedio pri vojaĝo al la nordamerikaj kolonioj por alporti semojn kaj plantojn kiuj povas uziĝi en la agrikulturo. Krom tio, li unue publikigis sciencan priskribon de multaj trovaĵoj en Nordameriko, interalie la unuan sciencan priskribon de la "17-jara cikado" Magicicada septendecim[1].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search