Pekina Universitato (mallongige PKU; populare konata en ĉina kiel Běidà 北大), estas ĉefa ĉina universitato situanta en Pekino, kaj membro de la Ligo de la 9 Ĉinaj Universitatoj. Ĝi estas la unua moderna nacia universitato de Ĉinio, fondita kiel "Imperia Universitato de Pekino" en 1898 kiel anstataŭo de la antikva Guozijian.[1] Ĉirkaŭ 1920 ĝi estis jam centro por progresema pensaro. Nune, la Pekina Universitato estas ofte listita de multaj naciaj kaj internaciaj rangigoj kiel unu el plej altaj universitatoj en Ĉinio.[2][3][4] Aldone al akademiaj atingoj, Pekina Universitato estas speciale agnoskita pro siaj kampusoj,[5][6][7] kaj la beleco de ties tradicia ĉina arkitekturo.[8]
Tra sia historio, la universitato edukiĝis kaj estis hejmo de multaj elstaraj modernaj ĉhinaj pensuloj, kiaj: Lu Xun, Mao Zedong, Gu Hongming, Hu Shih, Li Dazhao, kaj Chen Duxiu.[9] Pekina Universitato estis influa en la nasko de la Ĉinaj Novkultura Movado, Movado de la 4-a de majo, la Protestoj sur placo Tian An Men en 1989 kaj multaj aliaj gravaj eventoj.[10]
Ĝi havas 4,206 profesorojn, 15,128 subgradajn studentojn kaj 15,119 postgradajn studentojn.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search