Pekino

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pekino (apartigilo)
Pekino
ĉine 北京, pinjine Běijīng
Ĉefurbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: 北京
Lando Popola Respubliko Ĉinio Ĉina Popola Respubliko
Historiaj regionoj
Metroo Metroo de Pekino
Konataj lokoj
Situo Pekino
 - alteco 43,5 m s. m.
 - koordinatoj 39° 54′ 20″ N 116° 23′ 29″ O / 39.90556 °N, 116.39139 °O / 39.90556; 116.39139 (mapo)
Areo 16 808 km² (1 680 800 ha)
Loĝantaro 17 550 000 (2009)
Denseco 1 044,15 loĝ./km²
Parkoj Beihai Parko, Zoologia ĝardeno
Estiĝo 3-a jarmilo a.K.
Urbestro Yin Yong

(ekde 28-a de oktobro 2022)

Ĉefsekretario Yin Li (尹力)
(ekde la 13an de novembro 2022)
Horzono GMT (UTC+8)
Poŝtkodo 100000 - 102600
Telefona antaŭkodo +86/10
Aŭtokodoj 京A, C, E, F, H, J, K, L, M, N, P
京B (taksio)

京G, Y (antaŭurbe)
京O (polico kaj aŭtoritatoj)
京V (en ruĝa koloro) (milita stabejo, centra registaro)

IHD 0.891 — tre alta
ISO 3166-2:CN CN-BJ
Floroj de urbo Ĉina rozo, Krizantemo
Somera olimpiko Somera Olimpiko 2008
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Ĉinio
Situo enkadre de Ĉinio
Situo enkadre de Ĉinio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Beijing
Retpaĝo: www.beijing.gov.cn
Map

Pekino[1][2] (malofte Bejĝingo[3][4] aŭ laŭ la pinjina metodo de EPĈ - Bejĝjingo; ĉine 北京, pinjine: Běijīng, /pèi.tɕíŋ/ [pejĉing] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la ĉefurbo de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj la politika, diplomatia, financa, ekonomia, eduksistema, esplora, turisma, sporta, trafika kaj kultura centro de la lando, kaj unu el la plej grandaj metropoloj kun internacia influhavo de Ĉinio.[5] Pekino estas la 15-a laŭ la Listo de Mondaj Ĉefurboj.[6]

Laŭ la stato de 2020, ĝi estas la plej loĝata ŝtata ĉefurbo en la mondo kun 21,9 milionoj da loĝantoj sur areo de 16,4 miloj da kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 334 loĝantoj/km² [7]. Estante grandurbego, Pekino estas la dua plej granda ĉina urbo laŭ loka loĝantaro post Ŝanhajo.

Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato, malantaŭ la montaroj YànShan (燕山) kaj TàiHángShan (太行山) en la oriento, estas ĉirkaŭita de Hebei-provinco kaj najbare de Tianjin.

La historio de la urbo havas 3400 jarojn proksimume kaj ankaŭ estis la ĉefurbo dum la dinastioj Yuan (元朝), Ming (明朝) kaj Qing (清朝). Tial ĝi estas unu el la plej antikvaj grandurboj de la mondo, kun historio de pli ol tri jarmiloj. Ĝi ĝuis de strategia loko kiel rezidejo de la imperiestro kaj disponis de urbomuregoj kaj fortikaĵoj. La urbo estas fama pro siaj luksaj palacoj, temploj, parkoj, ĝardenoj, tomboj, muregoj kaj pordegoj.[8] Ĝi havas sep lokojn kiel Mondajn heredaĵojn de Unesko — nome la Malpermesita Urbo, Ĉiela Altaro, Somera Palaco, Mingaj tomboj, Zhoukoudian, kaj partoj de la Granda Ĉina Muro kaj de la Granda Kanalo de Ĉinio — ĉiuj el kiuj estas popularaj turismaj altiraĵoj.[9] Siheĝŭanoj (kortohejmoj), nome la tradicia domostilo, kaj la hutongoj, nome mallarĝaj stratetoj inter siheĝŭanoj, estas gravaj turismaj altiraĵoj kaj estas abundaj en urba Pekino.

  1. PIV
  2. ĈRI radio ankaŭ uzas la formon ekz: [1] Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine [2] Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
  3. [3]
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-04-07. Alirita 2016-03-01.
  5. (cn)[4] Honkongo,Pekino kaj Ŝanhajo ankoraŭ estas la plejgrandaj urbegoj mondecaj
  6. (cn)Vico en la mondo
  7. "Beijing Municipal Bureau of Statistics and NBS Survey Office in Beijing". Arkivigite je 2019-01-23 per la retarkivo Wayback Machine Beijing Municipal Bureau of Statistics. 23a de Januaro 2019. Arkivita el la originalo la 23an de Januaro 2019. Alirita la 24an de Januaro 2019.
  8. "Beijing". World Book Encyclopedia. 2008. Arkivita el la originalo la 19an de Majo 2008. Alirita la 7an de Aŭgusto 2008.
  9. 走进北京七大世界文化遗产 – 千龙网 qianlong.com (en simpligita ĉina). 18a de Aŭgusto 2014. Arkivita el la originalo la 29an de Novembro 2014. Alirita la 8an de Februaro 2022.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search