Persono

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Persono (apartigilo).

Persono estas termino kiu referencas al individua estaĵo, reale kaj potenciale, kapablas agadi racie kaj libere, kaj enhavas diversajn signifojn laŭ la kampo konsiderita: antropologia, jura, kaj teologia. Antropologie, ĝi celas atribui al la racia kaj libera ulo la plej altan konsiston kaj, do, estimon kaj protekton; jure, ĝi substrekas la rajtojn fontantajn el tiu kvalito kiu igas la homan vivanton responsulo pri siaj agoj; teologie, ĉar el la kristana religio la termino akiris sian tre elstaran kaj noblan enhavon kiel realon el kiu devenas ĉio valora kio kuŝas en homo sendepende de eksteraj cirkonstancoj tempaj rasaj aĝaj sociaj kondutaj.

Komenteto. Kiel ne estas ignorite, unu el tri formuloj de la kategoria imperativo de E. Kantio: “Agu laŭmaniere ke vi traktu la homon, en vi mem kaj en aliaj, ĉiam kiel celon neniam kiel ilon” (Metafiziko de la Moroj). Cetere la sama aŭtoro aliloke atentigas pri ontologia fundamento de la homa digneco, kiu, nome, antaŭstaras la etikan postulon de la kategoria imperativo: li vidas en la radikala kapablo de aŭtonomio, tio estas en la racia kaj libera kapablo sin determini kaj decidi, “la principon de la digno de la homa naturo kaj de tiu racia naturo. Ion similan jam diris ankaŭ Johano Piko de la Mirandolo en sia “De dignitate hominis”; jam, siavice, Tomaso el Akvino asertis. ke ĉiu homa persono estas celo el si mem (Contra Gentes III, 112), kaj ke pro tio Dio mem, kiu ankaŭ ĝin kreis, ĝin traktas respekte kaj indulge. Ne, do, pro tio ke homo havas heroecajn virtojn, geniecon, kreativecon, donacemon akiras dignon kaj rajton esti respektita, sed pro tio ke li estas persono: do persono estas io antaŭa, io ĉioposedanta.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search