Petena Baseno

Koordinatoj: 16° 54′ N 89° 54′ U / 16.900 °N, 89.900 °U / 16.900; -89.900 (mapo)

Mapo de Departemento Peten, montranta ĉefajn loĝlokojn kaj arĥeologiajn ejojn

La Petena Baseno (hispane Cuenca del Petén) estas geografia subregiono de Mezameriko, plejparte situanta en norda Gvatemalo en Departemento Peten, kaj en subŝtato Campeche en sudorienta Meksiko.

Dum la malfrua Antaŭklasika kaj Klasika periodoj de Antaŭkolumba Ameriko multaj gravaj centroj de la Majaoj prosperis, kiaj Tikal kaj Calakmul. Karakteriza Petena stilo de majaa arĥitekturo kaj majaa skribo naskiĝis. Arĥeologiaj ejoj La Sufricaya kaj Holmul ankaŭ situas en tiu regiono.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search