Pinglo

Rondkapa pinglo

Pinglo estas fajna najlo, metala stangeto pinta ĉe unu ekstremo kaj provizita per kapo ĉe la alia. Pinglo uzatas por pike fiksi paperojn, ŝtofojn ktp. plejofte atendante kudradon.

Kutime pinglo estas el metalo, sed unuaj pingloj estis faritaj el ostojligno.

Ankaŭ samformaj juveloj kun ornamitaj kapoj nomiĝas pingloj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search