Pingveno

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pingveno
Troveblo de fosilioj: Paleoceno-Nun

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Sharpe, 1891
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Bonaparte, 1831
Modernaj Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pygoscelis antarctica

Pingveno estas iu birdo el la ordo SfeniskoformajSphenisciformes kaj familio Sfeniskedoj kiu ne povas flugi. Ĝi vivas preskaŭ nur sur la suda hemisfero, sed, male al kutima supozo, ne nur en malvarmaj klimatoj, kiel Antarkto. Fakte malmultaj specioj loĝas en tiom malvarmaj klimatoj, kelkaj specioj vivas en moderklimataj areoj kaj unu specio tiom norde, kiom ĝis la Galapagoj ĉe la Ekvatoro nome la Galapaga pingveno kaj serĉante nutraĵon ili kelkfoje eĉ transiras Ekvatoron. La plejmulto da pingvenoj manĝas krilon, salikokojn, fiŝojn, loligojn kaj aliajn marajn nutraĵojn, kiujn ili kaptas naĝante subakve. Ĉar ili estas akvobirdoj, ili estas adaptitaj por vivo en akvo, nome pingvenoj havas kontrastan malhelan kaj blankan plumaron, kaj ties flugiloj evoluis al naĝiloj. Ili pasigas preskaŭ duonon de siaj vivoj surtere kaj duonon en oceanoj.

La Imperiestra pingveno estas la plej granda pingvena specio. Plenkreska Imperiestra pingveno estas ĉirkaŭ 1,1 metrojn alta kaj pezas 30 aŭ pli da kilogramoj. La plej malgranda pingvena specio estas la Blua pingveneto (nomiĝas ankaŭ Fea pingveno), kiu altas ĉirkaŭ 35-40 centimetrojn kaj pezas ĉirkaŭ 1 kilogramon. Ĝenerale inter la nunaj taksonoj la pli grandaj pingvenoj tenas varmon pli bone kaj tial loĝas en malvarmaj regionoj, dume malgrandaj pingvenoj troviĝas en moderaj kaj eĉ tropikaj klimatoj (vidu rilaton kun la Regulo de Bergmann). Kelkaj specioj el la prahistorio atingis enormajn grandojn, iĝante tiom altaj aŭ tiom pezaj kiom plenkreska homo. Tiuj ne estis limigitaj al antarktaj regionoj; male areoj de Ĉeantarkto hejmis por alta diverseco, kaj almenaŭ unu giganta pingveno loĝis en regiono je 2,000 km sude de ekvatoro antaŭ 35 mj, en klimato klare pli varma ol nune.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search