Pirono

Pirono
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1999 (1999-12-01)
en Eliso
Morto 1-an de decembro 1999 (1999-12-01) (0-jaraĝa)
Tombo tomb of Pyrron (Eleia) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo filozofo
pentristo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Metodologia dubo Redakti la valoron en Wikidata vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pirono (en greka Πύρρων Pyrrōn, ĉ. 360 a.K. en Elis – ĉ. 270 a.K.), estis greka filozofo de la klasika antikveco, kaj studento de orienta filozofio kaj ŝajne la unua konata greka skeptika filozofo kaj inspiro por la skolo konata kiel Pironismo, fondita de Enesidemo en la 1a jarcento a.K.

Diogeno Laertio informis ke Pirono, kun Anaksarĥo, veturis kun Aleksandro la Granda en lia esplorado de Oriento, 'tiele ke eble li alvenis tiom for kiom ĝis la Gimnosofistoj en Barato kaj la Magi' en Persio. Tiu ekspono al orienta filozofio ŝajne inspiris lin adopti vivon de soleco; reveninte al Elis, li vivis en malriĉaj cirkonstancoj, sed estis tre honorita de Elisanoj kaj ankaŭ de Atenanoj, kiuj havigis al li la rajtojn de civitaneco.

Pirono verkis nenion. Liaj doktrinoj estis registritaj en la verkoj de lia disĉiplo Timono de Flio. Bedaŭrinde tiuj verkoj estas ĉefe perditaj. Nuntempe la odeoj de Pirono estas konata ĉefe pere de la libro Skizo de Pironismo verkita de la greka filozofo kaj kuracisto Seksto Empiriko.

Oni ne scias kial la skolastiko de la Mezepoko estis tiom malamika al la pirona filozofio, sed kiel konsekvenco oni detruis grandan parton de la skeptikisma enhavo. Iom malverŝajne oni povas dedukti ke ĉar Pirono ne akceptis la principon de la silogismo (se A estas B kaj B estas C, tiam A estas C), la mezepokaj skolastikuloj ne akceptis lin.[1]

  1. Karl Marx El pensamiento histórico: ayer y hoy, p. 38, UNAM

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search