Plastro

Plastro

Plastro[1], kuracbendo, sparadrapo[2]pretpansaĵo estas plasta aŭ tola glubendeto, kun ena pansaĵeto, surmetata sur skrap- aŭ alian vundeton por teni bandaĝojn sur ilia loko, aŭ pli kutime por ŝirmi haŭtajn vundojn aŭ lezojn.

Plastroj ekzistas ofte en larĝecoj de 4, 6 kaj 8 centimetroj kaj longecoj inter 25 ĝis 500 centimetroj, distranĉindaj. Tia formo estas plej avantaĝa ol la nuntempe pli kaj pli oftaj jam distranĉitaj plastroj diversgrandaj por diversgrandaj vundetoj.

Ĉiuj plastroj estas medicinaj helpiloj haveblaj en iu ajn apoteko, kvankam ili ankaŭ ofte haveblas en ordinaraj superbazaroj.

  1. https://reta-vortaro.de/revo/art/plastr.html
  2. https://vortaro.net/#sparadrapo_kd

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search