Poemo de Utnoa

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Poemo de Utnoa
Poemo de Utnoa
Poemo de Utnoa
Aŭtoro Abel Montagut
Eldonjaro 1993
Aliaj eldonoj 2018 (reviziita eld.)
Eldoninto CreateSpace
Paĝoj 258
ISBN 9781718814424
vdr

Poemo de Utnoa estas libro, nome eposo de la kataluna verkisto Abel Montagut, publikigita en Vieno en la jaro 1993 kaj originale verkita en Esperanto. Temas pri sep kantoj kiuj enhavas totale 7095 versojn nome aleksandroj, sed ne de 14, sed de 15 silaboj.[1] La kantoj inspiriĝas en famaj eposoj de la tutmondaj kulturo kaj literaturo, kiaj Gilgameŝo, Eneado, Biblio, Ramajano, Iliado, kaj el modernaj aŭtoroj kiaj Papini, Asimov, kaj aliaj, kaj precipe rilate al epizodo de la tutmonda diluvo. La libro estas enkadrigita de enkonduko de William Auld kaj postparolo de Probal Daŝgupto.

  1. Respektive po 831 en la unua kanto, 968 en la 2a, 883 en la 3a, 799 en la 4a, 1236 en la 5a, 1017 en la 6a kaj 1361 en la 7a.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search