Politikisto

Politikistoj ĉe la kunveno de G-20

Politikisto estas profesiulo, kiu laboras en politiko.

En multaj demokratioj la termino estas ĝenerale uzata nur en elekt-kampanjoj, anstataŭ anoj de ŝtata burokratio. Tamen, tia distingo estas malpli klara en nedemokratiaj formoj de registaro.

En ŝtato, individuaj politikistoj konsistigas la administran kaj leĝfaran fakojn de registaro. Aliajn organojn de registaro kiel juĝistaro, policoj, militistaro norme oni ne rigardas politikaj, malgraŭ la fakto ke ili laboras por registaro. Iufoje politikaj sciencistojestro de politika partio ankaŭ estas nomata politikistoj.

La origino de la esprimo "politikisto" estas de la greka vorto "Πολιτικά" - "politiko", kiu signifas "civilaj aferoj". Tio estas, politikisto estas persono, kiu okupiĝas pri la publika intereso.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search