Portalo:Homoj

HOMOJ
Biografia portalo

red.

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Nomtagoj en landoj

red.

Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.

Hodiaŭ, la 21-a de julio festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:




Hodiaŭ okazis

red. La 21-an de julio

Naskiĝis

Milan Rastislav Štefánik
Milan Rastislav Štefánik

Mortis

Artikoloj
Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

red.

Ludoviko BETOVENO
Ludoviko BETOVENO

Ludwig van BEETHOVEN [LUDvig van BEThoven], ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENOBetoveno (naskiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis nederlandadevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantikisma epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.

Etnoj

red.

Korovajo grimpanta en domon sur arbo
Korovajo grimpanta en domon sur arbo

Korowai estas etna grupo de indiĝenoj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo.

Korowai (ankaŭ arbaj homoj) estas neatingeblaj, ili vivas en pluvpraarbaro tiel, kiel dioj kreis ilin. Ili ne volas veni en kontakton kun civilizo nek kun aliaj triboj. Povas esti da ili eble kvindek diversaj klanoj. Ilia ĉasejo en blinda parto de insulo plena de marĉoj ne kaŝas malkovritajn trezorojn. Parto de korovanoj vivas malantaŭ nevidebla limo, kiun registaro nomas Pacification Line. Ĝi estas desegnita en nenia mapo, ties proksimecon oni ekkonos laŭ fortiĝanta silento kaj kreskanta rezisto de homoj kontraŭ entruduloj. Sajakhoj kaj pluaj triboj ankoraŭ ne havas sperton kun fremduloj. La ĝangalo konas nenian pli rapidan tempon de movado ol irado. Rado ĉi tie ankoraŭ ne estis inventita. Por kio ĝi estus ĉi tie?

Listo de biografioj
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute

red.

Joachim von Ribbentrop
Joachim von Ribbentrop

Joachim von RIBBENTROP (la 30-an de aprilo 1893 – la 16-an de oktobro 1946) estis germana nazia politikisto kaj unu el reprezentintoj de hitlera Germanio, kondamnitaj al mortpuno de Nurenberga proceso, estas venanta en la mondon la 30-an de aprilo 1893 en germana urbo Wesel en familio de armea oficiro.

Junaĝe Ribbentrop studas en Svisio, ian tempon poste li pasigas en Granda Britio kaj en Francio – studinte Ribbentrop laboras kiel oficisto, mallonge antaŭ la unua mondmilito li poste vivas en Usono kaj en Kanado.

Joachim von Ribbentrop pasigas la unuan mondmiliotn en vicoj de germana armeo (pro siaj soldataj kapablecoj li estas aprezita per Fera kruco), en la jaro 1917 Ribbentrop poste estas grave vundita.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne

red.

Isaac NEWTON
Isaac NEWTON

Isaac NEWTON, [njuton], ofte Esperantigita kiel Neŭtono, (1642 - 1727) estas brita alĥemiisto, numerologo, matematikisto kaj fizikisto, la plej elstara sciencisto de iu ajn epoko, kiu eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la Iluminecon de la 18-a jarcento.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage

red.

Sigmund Freud
Sigmund Freud

Sigmund FREUD (naskiĝis la 6-an de majo, 1856 en Příbor (Moravio), mortis la 23-an de septembro, 1939 en Londono) estis fama neŭropsikiatro laboranta en Vieno.

Li estas la ekpripensinto de la psikanalizo.

Liaj teorioj estas pridiskutataj nun kaj kontraŭuloj konsideras la metodojn psikanalizajn pli-malpli malefikaj ol aliaj terapimetodoj. Tamen Sigmund Freud famiĝas daŭre kiel influa filozofo de la 20-a jarcento.

Freud naskiĝis la 6-an de majo 1856 kiel filo de judaj gepatroj en Příbor, kien la familio elmigris dum la 14-a/15-a jarcento post la judpersekutoj en Kolonjo. Kvankam Freud poste iĝis ateisto, li ĉiam akcentis la signifon de sia judeco.

Aliaj portaloj

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search