Pozitivismo

La scienca progreso komence de la 19-a jarcento en Eŭropo, pro la unua "Industria revolucio", igis la homon kredi sin sinjoro de la naturo. Pozitivismo aperis tiam kiel filozofia skolo, kiu emfazas la venkon de la scienco kontraŭ la metafizikaj revoj de la religio.

Tiusence, la pensa movado kreita de Isidore-Auguste-Marie-François-Xavier COMTE, aŭ simple Auguste Comte (1798-1857), diris, ke ĉiu scio pri la fizika mondo venas de "pozitivaj" (realaj) fenomenoj de eksperimentado kaj ili estas la nuraj validaj objektoj de intelekta esplorado.

Comte defendis la ekziston de agokampo, kie la ideoj rilatas logike kaj matematike, kaj kie sekve ĉia transcendenta aŭ metafizika serĉado ne pruvebla per eksperimentado estu malatentinda. Comte serĉadis sintezon de la pozitiva scio de la unua duono de 19-a jarcento, ĉefe en la fiziko, kemio kaj biologio. Li celis la estigon de "morala fiziko", (la "sociologio"), kiu reformulos la socian bildon de tiama Eŭropo, malstabiligita pro la novaj laboraj rilatoj, kiuj aperis kun la industria kapitalismo.

En la unua etapo de siaj laboroj, Comte havis kiel gvidanton la teoriiston, de utopia socialismo, la grafon de Saint-Simon (Claude-Henri de ROUVROY, 1760-1825), kies sekretario li estis . En sia verko Kurso de Pozitiva Filozofio (Cours de Philosophie positive) (1830-1842), Comte ekmontris la bazon de sia doktrino, kies elementoj teoriaj temis pri la "leĝo de tri stadioj" de la homa historia disvolviĝo: la teologia, la metafizika kaj la pozitiva.

En la teologia stadio, la homo komprenas la mondon per la naturaj fenomenoj, sed pensas ilin diaj; ĉi tiu stadio finiĝas en la monoteismo. En la metafizika stadio, la interpretado de la mondo estas bazita sur abstraktaj konceptoj, ideoj kaj principoj. Finfine, en la pozitiva stadio, la homo sin limigas al montro de fenomenoj kaj al fiksado de iliaj konstantaj rilatoj laŭ ordo kaj sameco. En ĉi tiu stadio, la kaŭzoj kaj esencoj de la fenomenoj estas metitaj flanken por evidentigi iliajn senŝanĝajn leĝojn, ĉar la pensado devas organizi, ne malkaŝi. La celo de la pozitivisma filozofio estas sistemiga organizado de la sciencoj. Laŭ Comte jam ses sciencobranĉoj atingis pozitivan stadion, kiujn li ordigis je piramida hierarkio: en la bazo estas la matematiko, poste en dua etaĝo astronomio, fiziko kemio, kaj en tria biologio kaj sociologio al kiuj aldoniĝis poste la scienco pri la moralo.

En alia verko, Diskurso pri la tuto de Pozitivismo (1848), Comte eliris el la pozitiva realo por atingi moralajn kaj socialajn signifojn celante reorganizi la socion, per la supereco de la amo kaj sensiveco je racionalismo.

El Meĥaniko, Comte prenis la konceptojn de statiko kaj dinamiko kaj aplikis ilin al studoj de sociaj fenomenoj. Li vidis ambaŭ en reciprokaj opono kaj komplementeco. Statiko estas la interna deziro de ĉiuj civilizitaj socioj je ordo, dinamiko estas la progreso. Laŭ Comte necesas harmoniigi ilin. Lia moto: "Ordeno kaj Progresso" estis adoptita en la brazila nacia flago laŭ sugesto de kolonelo Benjamin Constant unu el fondantoj de brazila respubliko en 1889.

La kulmino de ĉi tiu tezo estas la "homarana religio". La pozitiva filozofio kreis ankaŭ teorion pri reformo de socio kaj religion.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search