Prakristana arkitekturo

Basiliko de Sankta Sabina en Romo, de prakristana arkitekturo, konstruita en la 5a jarcento.

La prakristana arkitekturopaleokristana arkitekturo respondas al longa periodo daŭranta inter la 3-a kaj la 6-a10-a jarcentoj depende de la fontoj kaj konsideroj. Tiu arkitekturo konsistas en la komenco de la bizanca arkitekturo, kaj ankaŭ en la kristana arto de Oriento, kaj poste de la merovida arto sekvita de la karolida arto kaj fine de la pra-romanika arto. Ĝi naskiĝis ĉefe kiel neceso por la konstruado de strukturoj propraj por la kristanaj religio kaj praktikoj.[1]

Kvankam ĝi originiĝis en Sirio kaj Egipto ĝi pasis rapide al Okcidento kaj estis en Romo kiel centro de la kristanaro, kie okazis la unuaj montroj de monumentoj en la etoso de la tombejoj aŭ katakomboj, ene de periodo de kaŝiteco kaj eksterleĝeco pro la persekutoj kiujn suferis tiuj kiuj praktikis la kristanan religion. En tiu sama epoko por okazigi la diservajn asembleojn aŭ ceremoniojn de religia karaktero oni uzis privatajn loĝejojn, el kiuj poste oni adaptis kelkajn el ties salonoj tiucele, (domus ecclesiae, la domo de la eklezio).[1]

La bizanca arkitekturo produktis novan stilon el la 6a jarcento kiu ekas en la epoko de la imperiestro Justiniano la 1-a kaj markas rompon disde la prakristana arkitekturo de Okcidento, ĉar la bizancaj arkitektoj rekuperas la volbohavan strukturon kun kupolo kaj la koncepton de la centra navo, kiel por ekzemplo tiu de la preĝejo de Sankta Sofia de Konstantinopolo, tiu de Sankta Vitalo de Raveno kaj ankaŭ en tiu sama urbo tiu de la Baziliko de Sankta Apolinaro Nova kiu ankoraŭ prezentas la tipon de bazilika prakristana preĝejo ortangula kun tri navoj laŭlongecaj kaj vestiblo ĉe la enirejo.[2]

  1. 1,0 1,1 López Villa 2003: p. 67
  2. López Villa 2003: p. 68

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search