Pretorio

Pretorio
afrikanse: Pretoria
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Pretoria
Ŝtato Sud-Afriko Sud-Afriko
Provinco Ĥaŭtengo
Montaro Magaliesberg
Situo Pretorio
 - alteco 1 271 m s. m.
 - koordinatoj 25° 45′ 12″ S 28° 11′ 13″ O / 25.75333 °S, 28.18694 °O / -25.75333; 28.18694 (mapo)
Areo 1 644,0 km² (164 400 ha)
Loĝantaro 2 345 908 (2007)
Denseco 1 426,95 loĝ./km²
Biomo Subtropikaj herbejoj
Plataĵo Alta Veldo
Fondo 1855
Urbestro Cilliers Brink

(ekde 28-a de marto 2023)

Horzono ST (UTC+2)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 012
Situo enkadre de Sud-Afriko
Situo enkadre de Sud-Afriko
Situo enkadre de Sud-Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Pretoria
Retpaĝo: www.pretoria.co.za
Map
Vido el Union Buildings

Pretorio (afrikanse kaj angle: Pretoria) estas la oficiala ĉefurbo de Respubliko de Sud-Afriko. (Cetere en Kaburbo troviĝas la sidejo de la parlamento same kiel la duonjara sido de registaro de januaro ĝis junio (tio estas iometa ĉefurba funkcio). La urbo situas en nordoriento de la lando en la provinco Gauteng ĉirkaŭ 56 km norde de Johannesburg kaj 260 km okcidente de Nelspruit.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 741 651 loĝantoj (en grandareo pli ol 2 milionoj da loĝantoj), sur areo de 688 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 078 loĝantoj/km².

Je la 8-a de marto 2005 la urba parlamento decidis ŝanĝi la urbonomon al Tshwane (el la cvana kaj rilataj lingvoj, elparolo pli-malpli /chŭAne/). La ŝanĝo tamen bezonas la aprobon de la landa parlamento.

Pretorio estas sidejo de la registaro de julio ĝis decembro (ŝanĝe kun Kaburbo) same sidejo de Teleuniversitato UNISA (University of South Africa), kiu estas kun pli ol 100.000 studentoj unu el la plej grandaj Teleuniversitatoj de la mondo. Kiel Pretoria flughaveno funkcias la flughaveno Jan Smuts de Johannesburg: de tie oni povas per Impala-buso atingi Pretorion dum unu horo. Stacidomo de Pretorio situas ĉe la suda urborando.

Multaj stratoj estas borderitaj de – originale el Havajo venantaj – Jakarando-arboj (Jacaranda mimosifolia). Printempe (ekde oktobro) ili karakterizas la urbopejzaĝon per malvokoloraj floroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search